Monaĥejo Tegher | |||
---|---|---|---|
armene Տեղեր aŭ Տեղերի Վանք | |||
monaĥejo | |||
Loko | |||
Ŝtato | Armenio | ||
40° 20′ 42″ N, 44° 14′ 26″ O (mapo)40.34509244.240544Koordinatoj: 40° 20′ 42″ N, 44° 14′ 26″ O (mapo) | |||
Bazaj informoj | |||
Religio | kristanismo | ||
Rito | Armena Apostola Eklezio | ||
Arkitektura priskribo | |||
Arkitektoj | Vardapet Aghbajrik | ||
Konstruado | |||
Specifo | |||
lokigo de altaro | {{{lokigo de altaro}}} | ||
Mapo | |||
Ligiloj | |||
La Monaĥejo Tegher (armene Տեղեր aŭ Տեղերի Վանք, Tegheri Vank) estas monaĥejo kiu apartenas al la Armena Apostola Eklezio konstruita en la 13-a jarcento kune kun la preĝejo Sankta Dipatrino situanta sur la sudorientaj deklivoj de la monto Aragaco proksime de pli nova vilaĝo Tegher, de kie videblas la ruinoj, kaj trans la gorĝo de Bjurakan, en la provinco Aragacotno, Armenio. Ĝi estis konstruita de la loka armena princino Ĥatun, edzino de la princo Vaĉeh Vaĝutjan kiu aĉetis la distrikton Aragacotno de la fratoj Zakarjan. La arkitekto Vardapet Aighbajrik dizajnis Tegher-on kaj la monaĥejojn Saghmosavank kaj Hovhannavank, kiuj troviĝas ne tro for unu de la aliaj, dum la 13-a jarcento. La preĝejo pluvivis sendifekta dum tempo kiam mongolaj invadoj skuis la landon.
Ruinoj de la vilaĝo Tegher (Malnova Tegher) de la 9a jarcento kuŝas je kelkaj paŝoj de la monaĥejo. Multaj fundamentoj videblas, kune kun la restaĵoj de funebra kapelo de Tuĥ Manuk de la 5-a jarcento. Proksime estas ankaŭ la mezepoka tombejo uzata ĝis la 19-a jarcento kun kelkaj elstaraj maŭzoleoj kaj ĥaĉkaroj.
Arkitekturo
Preĝejo
La preĝejo Sankta Dipatrino estis konstruita en 1213, kaj estas konstruita el malhelgriza bazalto. Ĝi estas krucoforma tipoplano kun kamero en ĉiu el la kvar anguloj kaj duoncirkla absido ĉe la fino de la halo. Centra alta ronda tamburo ripozas supre kun tenda stila kupolo, subtenata de la anguloj de la kvadrato, kiun subtenas kolonoj sube. La tegmento de la preĝejo estas frontonhava. La strukturo estas simple ornamita krom la kornicaj fandadoj kaj distingaĵo de la arkoj en la ĉefa areo. El la ekstero, la konstruaĵo estas rektangula kun du mur-niĉoj kaj fenestroj norde, oriente kaj sude.
Gavito
La gavito najbara al la preĝejo Sankta Dipatrino estis finita en 1221. Ĝi estas granda centra plano kun kvar grandaj kolonoj. Intersekcaj arkoj subtenas la kvadraton, sur kiu kupolo sidas. Ĝi troviĝas direkte al la fronto de la gavito ĉe ambaŭ anguloj, estas du duetaĝaj ĉambroj, kie studentoj de la monaĥejo iam vivis kaj povis eviti persekuton de eblaj invadaj trupoj. Super ĉi tiuj ĉambroj estas turoj similkonstruaj al la ĉefa kupolo kaj tamburo de la preĝejo. Sur unu el la kolonoj de la gavito estas surskribo, kiu donas krediton al la arkitekto Vardapet Aghbajrik pro projektado de la preĝejo Sankta Dipatrino kaj ĝia gavito. En ĉi tiu sama strukturo estas multaj tomboj, unu el kiuj estas la nobela princino Ĥatun kaj alia estas ŝia edzo princo Vaĉeh Vaĝutjan. Tuj ekster la gavito, sur la antaŭa fasado super la portalo estas grupo de krucaj desegnoj ĉizitaj en la ŝtono. Temas pri monumento al riĉa donacanto, kiu subtenis la konstruadon de la monaĥejo, kaj tiel ricevas "senpagan trairejon"
Galerio
- Stratmapo kiu montras la monaĥejon kaj ĉirkaŭan regionon
- Vidaĵo de la fundamento
- Vidaĵo el la sudoriento
- Portalo ĉe la fronta fasado de la gavito.
- Uu el la kolonoj de la gavito. La tombo de la princino Ĥatun kovrita kun blanka teksaĵo malantaŭe.
- Kupolo centre super la gavito.
- Ruinoj apelo de la 5a jarcento, Tuĥ Manuk, proksime de la monaĥeja komplekso.
- Ĥaĉkaro en la kapelo.
Referencoj
- Brady Kiesling (2005)- Rediscovering Armenia: Guide. Erevano, Armenio. Matit Grephic Design Studio