Reĝa Monaĥejo Sankta Maria de El Paular ekde la Ponto de la Pardono.
La renovigita interno de la klostro de la kartuzio de Santa María del Paular kun la pentraĵoj de Vicente Carducho.

La Reĝa Monaĥejo Sankta Maria de El Paular (hispane: Real Monasterio de Santa María de El Paular) estis dum 450 jaroj monaĥejo de la kartuzianoj, ekde ĝia fondado en 1390. Nuntempe, ekde 1954, estas abatejo de la benediktanoj. Ĝi troviĝas en la municipo Raskafrio, en la madrida flanko de la Gvadarama Montaro, en la Madrida Regiono (Hispanio).

En ĝi troviĝas gravaj pentraĵoj de Vincento Karduĉo.

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.