Monaĥejo Eschenbach

Preĝejo de la Monaĥejo Eschenbach

arkitektura strukturo monaĥejo konstruaĵaro religia komunumo
Bazaj informoj
LokoEschenbach LU
Religia aliĝoRomkatolikismo
RitoCistercia
ŜtatoSvislando Svislando
ProvincoKantono Lucerno
Jaro de konsekro1910
Religia statusomonaĥejo
Funkcia statusopreĝejo, virina monaĥejo
Arkitektura priskribo
Jaro de komenco1285
Karakterizaĵoj
Kupolo(j)1

La Monaĥejo Eschenbach estas virina monaĥejo en Eschenbach en Kantono Lucerno en Svislando de la romkatolika ordeno de la cistercianoj fondita en la jaro 1285 de Walther la 3-a, barono de Eschenbach.

Historio

La monaĥejo estis fondita kiel fondaĵo de la Walther la 3-a de Eschenbach en la jaro 1285 sur la teritorio de la hodiaŭa komunumo Inwil. La kapelo Sankta Katarina en Niedereschenbach en Inwil ankoraŭ memorigas pri la tiama sidejo de la monaĥejo. La tiama monaĥejo estis virina monaĥejo de la aŭgustenanoj. En la jaro 1309 la monaĥinoj translokiĝis al Obereschenbach, la hodiaŭa sidejo de la monaĥejo. En la jaro 1588 la monaĥinoj aliĝis al la ordeno de la cistercianoj kaj ek de tiam vivis laŭ la reguloj de Sankta Benedikto sub la slogano "preĝu kaj laboru". En la jaro 1612 estis konstruita la gastodomo. En la jaro 1625 estis metita la fundamenta ŝtono por nova monaĥeja preĝejo, 24 monahaj ĉeloj, arkadokorto kaj kapituldomo. En la jaro 1683 la gastodomo estis renovigita kaj grandigita kaj estis konstruita la fama sunhorloĝo. En la jaro 1910 estis konstruita kaj konsekrita la aktuala novbaroka monaĥeja preĝejo.[1]

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

Bildoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.