Molovin, serbe Моловин estas malgranda vilaĝeto en Serbio, en aŭtonomio Vojevodio, en distrikto Srem (regiono), en municipo de Ŝid.
Bazaj informoj
- Areo: 13 km²
- Koordinatoj: 45°10′35″N 19°18'25″E
- Supermara alteco: 206 m
- Loĝantaro: 298 en 2002
- Poŝtkodo: 22256
- Telefonprefikso: 22
- Aŭtokodo: ŠI
Geografio
Molovin situas laŭ la kroata landlimo. La vilaĝo havas flankovojon, kiu estas en la praktiko sakovojo, ĉar la vojo al Kroatio ne estas uzata.
Historio
Post la mezepoko la loko longe apartenis al Osmana Imperio. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Szerém, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, fine al Serbio. En 2002 loĝis en Molovin 261 serboj (88 %), 14 kroatoj, 8 jugoslavianoj, po 1 slovako, hungaro kaj ruteno.
Vidu ankaŭ
Fontoj
- Hungara Vikipedio
- Mapo pri Molovin
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.