Moliso | |
itale Molise | |
|
|
Flago | Blazono |
regiono de Italio | |
---|---|
Kodo: | MOL |
Ŝtato: | Italio |
Areo: | 4,438 km² |
Ĉefurbo: | Campobasso |
Loĝantaro: | 304 285 loĝ. (2019) |
Loĝdenso: | 69 loĝ./km² |
Provincoj: | Campobasso, Isernia |
Komunumoj: | listo de 136 komunumoj |
Kodo laŭ ISTAT: | 14 |
Prezidanto: | Donato Toma (en 2024) |
Retejo: | oficiala paĝo |
Moliso[1], foje ankaŭ alternative Molizo[2] (itale Molise) estas regiono de Italio situanta inter Abruzo, Latio, Kampanio, Apulio kaj Adriatika Maro. Ĝia ĉefurbo estas Campobasso, aliaj gravaj urboj estas Isernia, Termoli kaj Larino (tiu lasta kun tre grava historia centro).
Troviĝas en tiu regiono parto de la Nacia parko Parco Nazionale d'Abruzzo, Lazio e Molise.
Ĝi estas regiono de la 27-an de decembro 1963, ĝis tiam formis kun Abruzo la regionon Abruzzo-Molise.
Slavomolisano, konata ankaŭ kiel Moliseslava aŭ Moliskroata, estas variaĵo de Ŝtokavia Serbokroata lingvo parolata de italaj kroatoj en la provinco Kampobaso, en la regiono Moliso, nome en la vilaĝoj Montemitro (Mundimitar), Acquaviva Collecroce (Živavoda Kruč) kaj San Felice del Molise (Štifilić).
Geografio
Referencoj
- ↑ artikolo Moliso en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio
- ↑ La formo Molizo aperas en la esperanta traduko de la Itala Konstitucio, en la artikoloj 57 kaj 131 kaj sub Portempaj kaj finaj dispozicioj
Eksteraj ligiloj
- Oficiala paĝo
- Mapo de Moliso Arkivigite je 2006-06-23 per la retarkivo Wayback Machine
- Urboj de Moliso Arkivigite je 2007-08-17 per la retarkivo Wayback Machine
|