Molinos de Duero | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
| |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 42156 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 161 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 6 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 53′ N, 2° 47′ U (mapo)41.885277777778-2.7875Koordinatoj: 41° 53′ N, 2° 47′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 095 m [+] | ||
Areo | 27,39 km² (2 739 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Duruelo de la Sierra [+] | |||
Molinos de Duero [moLInos deDŬEro] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, nordokcidente de la provinco Sorio kaj en la Komarko Pinares (Komarko Pinaroj) en la nordokcidento de la provinco. La loknomo Molinos de Duero estas etimologie komprenebla kiel Muelejoj de Doŭro, kaj tiurilate estas skizita ĉerivera muelejo sur verda fono en la municipa blazono.
Geografio
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 27,39 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 158 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 200 loĝantojn el la 1960-aj jaroj.
Ĝi distas 38 km de Sorio, provinca ĉefurbo. Kaj estas apud Vinuesa, fine de la Akvobaraĵo Cuerda del Pozo ĉe la rivero Doŭro.
En ĝia teritorio inklude en la Reto Natura 2000 estas la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Riberas del Río Duero y afluentes, okupanta 11 hektarojn, nome 1 % de la teritorio.
Historio
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.
Aktualo
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado, manĝoproduktado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejo de Sankta Marteno, popola arkitekturo kaj la urbodomo (en la foto de la tabelo).
Vidu ankaŭ
Notoj
Bibliografio
|