Moho Tani | ||
---|---|---|
insulo • naturrezervejo | ||
Akvejo | Pacifiko | |
Insularo | Markizinsuloj | |
Geografia situo | 10° 0′ 0″ S, 138° 50′ 0″ U (mapo)-10-138.83333333333520Koordinatoj: 10° 0′ 0″ S, 138° 50′ 0″ U (mapo) | |
Areo | 15 km² | |
Plej alta loko | 520 m | |
Loĝantaro | (neloĝata) | |
Moho Tani (ankaŭ nomata Molopu) estas malgranda, neloĝata insulo en la Pacifiko kiu apartenas al la Markizinsuloj, Franca Polinezio. Ĝi situas 17 kilometrojn sudoriente de Hiva Oa kaj 21 kilometrojn oriente de Tahuata. La plej alta punkto estas 520 metroj alta. Moho Tani estis malkovrita (laŭ okcidentula vidpunkto) en 1592 de la hispana maristo Álvaro de Mendaña de Neira. Ekde 1992 la insulo estas naturrezervejo.
La signifo de la nomo Moho Tani estas « la kanto de Moho », nomo donita de la polinezianoj al specio de birdo.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.