Mohenĝo-daro | ||||
---|---|---|---|---|
sinde موهن جو دڙو, urdue موہن جو دڑو, angle Mohenjo-Daro | ||||
arkeologia loko [+] | ||||
Lando | Pakistano | |||
Provinco | Sindo | |||
Koordinatoj | 27° 19′ 45″ N, 68° 8′ 20″ O (mapo)27.32916666666768.138888888889Koordinatoj: 27° 19′ 45″ N, 68° 8′ 20″ O (mapo) | |||
Areo | 2,4 km² (240 ha) [+] | |||
|
||||
|
||||
Mohenĝo-daro | ||||
Vikimedia Komunejo: Mohenjo-daro [+] | ||||
Mohenĝo-daro, sinde موهن جو دڙو, angle Mohenjo-Daro, estas ruinurbo en la suda parto de Pakistano, en la provinco Sindo, apud la dekstra bordo de la rivero Induso. La nomo signifas „monteto de la mortintoj”.
La elfosado de Mohenĝo-daro komenciĝis en 1922 kaj post ioma tempo evidentiĝis, ke oni malkovris la plej grandan urbon de la Indus-vala civilizacio. Ĝia ĉirkaŭlongo estis ĉ. 5 km kaj oni supozas (el riĉaĵo de la memoraĵoj, el formoj de la konstruaĵoj), ke ĝi estis grava centro de la civilizacio.
Mohenĝo-daro (ekde 1980 kiel parto de la monda kulturheredaĵo) nun situas je 3 km de la Induso, de kiu ĝin protektis digoj, sed ne tro sukcese: laŭ la elfositaĵoj, la areon plurfoje longtempe inundis la rivero.
La bazaj linioj de la urbo estas regulaj. Ĝi konsistas el 385 ĉirkaŭ 230 m-longa domaroj aŭ insuloj, kiujn disigis rektaj stratoj kaj interstratetoj. La centran domaron de la okcidenta parto, la „citadelon”, oni konstruis sur bazo alta 6–12 m kaj el adobo (argilo) kaj fortigis ĝin per bastionturo el briko. En la citadelo troviĝis la banejo ĉirkaŭita per kolona verando, unu granda loĝkonstruaĵo, grandega grenejo kaj minimume du konsilĉambroj. Tiu citadelo eble estis la religia kaj ceremonia centro de la komunumo.
Oni elfosis en la suba urbo grandajn domojn kun interna korto, kio pruvas ekziston de grandnombra mezklaso. En la plimulto de la domoj ekzistis banejo kaj ofte eĉ kanalizita necesejo: la domaj kanaloj aliĝis al la strataj kanaloj, kovritaj per brikoj. La trotuaroj el briko pruvas, ke la domoj havis etaĝon aŭ minimume loĝeblan surtegmentan terason. Oni ŝmirfermis la murojn per koto por ke ili pli bone eltenu la veteron.
Konstrua ornamaĵo ne postrestis, sed certe ekzistis. Restas nur plastikaĵoj.
La urbo estis konstruita en la 25-28-a jc. a.K. poste regresis kaj forlasita proksimume en 1700 a.K.
Gravaj artefaktoj
Multaj objektoj estis trovitaj dum fosadoj, interalie sidantaj kaj starantaj figuroj, kupraj kaj ŝtonaj laboriloj, skulptitaj sigeloj, pesiloj kaj pespezoj, oraj kaj jaspaj juveloj, kaj ludiloj por infanoj.[2] Multaj bronzaĵoj kaj kupraĵoj, ekz. figuretoj kaj bovloj, estas trovitaj en Mohenĝo-Daro, kaj pruvas ke la loĝantoj sciis fari vaksperdan gisadon.[3] Oni kredas ke la fornegoj estis uzataj por fandi metalojn kaj prilabori kupron, sed ne por elercigi ĝin. Tuta sekcio de la urbo en la nordorienta parto de la loko.[4] Kelkaj el la plej konataj kupraĵoj trovitaj en Mohenĝo-Daro estas tabletoj kun specimenoj de la nekomprenata indusa skribsistemo kun bildoj.[5] Multaj bildoj akordas kun alia tableto kaj havas la saman skribon, supozeble bildpriskribon en la indusa lingvo, ekzemple tri tabletoj kun bildo de monta kapro kaj skribo sur la reverso konsistanta el la samaj tri signoj ĉe ĉiu tableto.[6]
Argilaj potpecoj estas trovitaj en la loko, multaj el ili enhavantaj cindron, pro kio arkeologoj kredas ke ili estis uzataj aŭ por teni la cindron de mortinto aŭ por varmigi domon.[7] Tiaj varmigiloj eble estis uzataj ankaŭ por kuirado aŭ eble nur por domvarmigado.[7]
Oni unue deponis la trovitaĵojn de Mohenĝo-Daro en la Muzeo de Lahoro, sed poste movis ilin al la ĉefdomo de la Arkeologia Enketistaro de Hindujo en Nov-Delhio, kie oni projektis novan Centran Imperian Muzeon por la nova ĉefurbo de la brita kolonio, kie almenaŭ elektitaj artefaktoj estus montrotaj. Eĉ kiam la sukceso de la sendependiga movado evidentiĝis, ne okazis planŝanĝo ĉar la dispartigo de Hindujo ne estis antaŭvidata ĝis tre malfrue. La nova pakistana registaro petis redonon de la Indus-kulturaj artefaktoj elfositaj de pakistana teritorio, kaj la barata registaro rifuzis. Post tempo oni interkonsentis dividi la 12 000 trovitaĵojn (plejparte potpecoj) egale inter la landoj; en kelkaj kazoj oni tute laŭvorte dividis la erojn de kolĉeno aŭ zono en du amasojn. El la du plej famaj skulptaĵoj, Pakistano petis kaj ricevis la Pastro-Reĝon, kaj Barato retenis la multe pli malgrandan Dancistinon,[8] kaj la Paŝupatan Sigelon.
La mohenĝodaraj artefaktoj posedataj de Barato plejparte estas en la Nacia Muzeo de Barato en Nov-Delhio kaj la redonitaj al Pakistano estas en la Nacia Muzeo de Pakistano en Karaĉio. Multaj estas en la muzeo starigita ĉe la ruinoj mem. En 1939 malgranda specimenaro de la artefaktoj estis transportita en la Britan Muzeon fare de la Ĝenerala Direktoro de la Arkeologia Enketistaro de Barato.[9]
Vidu ankaŭ
Referencoj
- ↑ Mathew, K. S.. (2017) Shipbuilding, Navigation and the Portuguese in Pre-modern India (angle). Routledge. ISBN 978-1-351-58833-1.
- ↑ Mohenjo-daro Tools and Artifacts Photo Gallery. Archaeology Online; alirita 8-an de aprilo 2012.
- ↑ McIntosh, Jane R.. (2002) A Peaceful Realm: The Rise and Fall of the Indus Civilization. Cambridge: Westview Press. ISBN 978-0-8133-3532-2.
- ↑ McIntosh, Jane R.. (2002) A Peaceful Realm: The Rise and Fall of the Indus Civilization. Cambridge: Westview Press. ISBN 978-0-8133-3532-2.
- ↑ (2008) “Copper Tablets from Mohenjo-daro and the Study of the Indus Script”, BAR International Series (1826), p. 132.
- ↑ (2008) “Copper Tablets from Mohenjo-daro and the Study of the Indus Script”, BAR International Series (1826), p. 133.
- 1 2 (May 1939) “Pottery Braziers of Mohenjo-Daro”, Man 39 (65), p. 71–72. doi:10.2307/2792750.
- ↑ Singh (2015), 111-112
- ↑ Ekz. sigelo, Brita Muzeo