Mohedas de Granadilla | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro | ||
Provinco | Cáceres | ||
Poŝtkodo | 10664 | ||
Politiko | |||
Urbestro | Isidro Arrojo Batuecas | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1,000 (2008) | ||
Loĝdenso | 14 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 16′ N, 6° 12′ U (mapo)40.2683485-6.2017117Koordinatoj: 40° 16′ N, 6° 12′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 450 m [+] | ||
Areo | 59 km² (5 900 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Mohedas de Granadilla [+] | |||
Mohedas de Granadilla estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.
Loĝantoj
La loĝantoj nomiĝas mohedanos. La censita populacio en 2008 estis de 1.000 loĝantoj.
Situo
Mohedas de Granadilla estas situa en la norda parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Tierras de Granadilla, je altitudo de 450 m; je 125 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 185 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 59 km². Tiu eta distrikto limas norde kun la komarko de las Hurdes, oriente kun la Valo de Ambroz, sude kun la komarko de Plasencia kaj okcidente kun la Gata.
Geografio
La klimato de la zono estas kontinenta, kun mallongaj printempoj kaj aŭtunoj, varmaj someroj kaj relative malvarmaj vintroj. La mezaveraĝa temperaturo estas de ĉirkaŭ 15º.
La nomo de "Mohedas" signifas: "valo kovrita de cisto kaj makiso", lak kompletas kun Granadilla, kiu estis dum jarcentoj ĉefurbo de komarko kaj de jurisdikcio ĝis kiam ĝi estis senhejmigita devige por konstruado de akvorezervujo.
Ekonomio
Agrikulturo (ĉefe olivoj, sed ankaŭ iom da vitejoj, kaj pli minoritate prunoj kaj ĉerizoj) kaj brutobredado.