Mohamed Boudiaf محمد بوضياف | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
محمد بوضياف | |||||
Naskiĝo | 23-an de junio 1919 en Ouled Madhi | ||||
Morto | 29-an de junio 1992 (73-jaraĝa) en Anaba | ||||
Mortis pro | hommortigo vd | ||||
Mortis per | mangrenado vd | ||||
Religio | sunaismo vd | ||||
Lingvoj | araba vd | ||||
Ŝtataneco | Alĝerio vd | ||||
Partio | Naciliberiga Fronto • Party of the Socialist Revolution vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Fatiha Boudiaf vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • verkisto vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Mohamed Boudiaf (23-a de junio 1919 - 29-a de junio 1992 arabe محمد بوضياف; araba literumado: Muḥammad Bū-Ḍiyāf), nomita ankaŭ Si Tajeb el Ŭatani, estis alĝeria politikestro kaj unu el la fondintoj de la revolucia Naciliberiga Fronto (FLN) kiu kondukis al la Alĝeria Milito de Sendependeco (1954-1962).
Post partopreno en la milito kaj komencaj rivalecoj post la sendependiĝo li iris al ekzilo.
Reveno kiel ŝtatestro
Februare 1992, post 27-jara ekzilo en Kenitra, 15 mejlojn norde de la ĉefurbo de Maroko nome Rabat, la militistaro invitis lin reen por iĝi parolanto de la Suprema Konsilio de Ŝtato de Alĝerio, organo de la militista junto, post la nuligo de la balotrezultoj (vidu artikolon Alĝeria Enlanda Milito). Li tuj akceptis, kaj estis tuj enpostenigita. Publike, li estis prezentita kiel estro ekzilita dum tro longe por esti respondeca pri la perforto kaj korupto de la alĝeria interna post-revolucia politiko, sed la rezulto estas ke li estis malmulte konata de plej el la alĝeria publiko. Tamen, liaj alvokoj al kompleta reformo kaj al fino de la militista hegemonio en politiko okazigis esperon, kaj li rapide akiris iom da populareco, eĉ se multaj ankoraŭ asociis lin kun la militistaro kiu fakte regis Alĝerion en lia nomo.
Eĉ kiel teoria ŝtatestro, Boudiaf estis komplete dependa de la fortoj kiuj estis alportintaj lin al la potenco, kaj liaj povoj estis limigitaj de la militista kaj sekureca establado. Aldone, la lando plue iris al enlanda milito, kun pliiĝanta perforto fare de Islamistoj en la regionoj ĉirkaŭ Alĝero kaj ankaŭ la brutala militista kontraŭagado pliakrigis la situacion. La politika scenejo iĝis ĥaosa, la ekonomio malaltiĝis, kaj Boudiaf aspektis malkapabla efektive plenumi la reformojn kiujn li estis promesinta.
Murdo kaj heredo
La 29-an de junio, 1992, la regotempo de Boudiaf estis finigita kiam li estis murdita de korpo-gardisto dum televida publika prelego je la inaŭguro de kultura centro en Annaba, en sia unua vizito ekster Alĝero kiel ŝtatestro. La murdo frapis Alĝerion, kaj iĝis momento de simbola graveco en la moderna historio de la lando. Boudiaf mem akiris konsiderindan politikan gravecon post sia morto, kaj nuntempe estas referancata de multaj politikaj komentistoj kiel martiro por Alĝerio, kaj multaj vidas ke li estus povinta iĝis la savanto de la lando.
Bibliografio
- Achour Cheurfi, La classe politique algérienne, de 1900 à nos jours. Dictionnaire biographique (Casbah Editions, 2nd edition, Algiers 2006)