Ĉi tiu artikolo temas pri teknika procezo de signalprilaboro. Por muzika termino rigardu la paĝon Modulado (muziko). |
En telekomunikado, modulado (de la latina modulatio = takto, ritmo) estas informteknika procedo, ĉe kiu transsendota utila signalo (ekzemple muziko, lingvo, datumoj) modifas (modulas) portantan signalon. Per ĉi tio altfrekvenca transsendado de malaltfrekvenca utila signalo estas ebligita. La transsendata signalo okupas en la skalo de la portanta frekvenco bendlarĝon dependan de la utila signalo. La informo estas regajnata flanke de la ricevanto per malmodulilo.
La portanta signalo mem estas sensignifa pri la transsendata informo. La portanta signalo estas necesa nur por la adaptado al la fizikaj ecoj de la transsendkanalo kaj povas esti subpremata okaze de certaj moduladmetodoj. Tamen la portanta signalo devas plenumi certajn kondiĉojn, antaŭ ĉio havi pli altan frekvencon ol la plej alta frekvenco ekzistanta en la utila signalo.
Estas analogaj kaj ciferecaj moduladmetodoj. Analogaj moduladmetodoj (ekzemple uzataj en la analoga radiofonio per longondo, mezondo kaj ultramallongondo) prilaboras la utilan signalon kontinue (ne okazas ĝia ciferecigo). Ciferecaj moduladmetodoj (ekzemple uzataj en Digital Radio Mondiale kaj Digital Audio Broadcasting) transsendas simbolojn klare difinitajn por la sendilo kaj ricevilo kaj tial postulas ciferecigon de la transsendota utila signalo.
Ekzemploj de analogaj moduladmetodoj estas amplitudmodulado (AM), frekvencmodulado (FM) kaj fazmodulado (siglo: PM, pro la angla termino Phase Modulation). Okaze de analoga amplitudmodulado, la amplitudo de la altfrekvenca portanta signalo estas modifata depende la utila signalo. Okaze de analoga frekvencmodulado, la frekvenco de la altfrekvenca portanta signalo estas modifata depende la utila signalo. Okaze de analoga fazmodulado (metodo malofte uzata pri transmisio de radioondoj, sed uzata en certaj sinteziloj), la fazo de la altfrekvenca portanta signalo estas modifata depende la utila signalo.
Pulsomodulado
En elektroniko, la pulsomodulado estas ĝenerala termino pri metodoj, kiuj prilaboras signalojn per ciferecaj kaj analogaj teknikojn. Per horloĝoreferenco la analoga signalo estas transformata (modulata) en ciferajn (kvantumigitajn, diskretajn) pulsojn, kies parametroj dependas de la elektita metodo. Inverse, el la ciferaj pulsoj, eblas konstrui la analogan signalon, post kutime necesa filtrado.
- IAM (Impulsamplitudo-modulado, angle Pulse Amplitude Modulation, PAM) transdonas tujtempajn valorojn de signalo je diskretaj momentoj.
- PLM (Pulsolarĝa modulado aŭ pulsdaŭra modulado, angle Pulse Width Modulation, PWM) estas tipo de modulado, kiu permesas obteni iun ajn tension per averaĝigo de daŭrovarieblaj ortangulaj pulsoj, kies amplitudo alternas inter du valoroj.
- PPM (Pulspozicia modulado, angle Pulse Pozicio Modulation) estas modulado pri kiu la ekarto de momenta pozicio de pulsoj, relative al atendita perioda referenca signalo, kodas la amplitudon de signalo.
- PKM (Pulskoda modulado aŭ Impulskodigo-modulado, angle Pulse Code Modulation, PCM) transdonas vicon da ciferaj nombroj, kiuj kodigas la tujtempajn valorojn de signalo je diskretaj momentoj.
- PDM (Pulsdensa modulado, angle Pulse Density Modulation) transdonas sekvencon de identaj impulsoj, kies la nombro varias proporcie al la loka amplitudo de signalo.
Literaturo
- Erich Stadler: Modulationsverfahren. Modulation und Demodulation in der elektrischen Nachrichtentechnik (modulado kaj malmodulado pri informteĥniko en elektra fako), 6a eldono. Würzburg, VOGEL Buchverlag, 1990.