Ne miskomprenu kun Modrová!
Modrovka, hungare Kismodró [kiŝmodrO], germane Kleinmodro estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio. Klein kaj kis signifas: malgranda.
Modrovka | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo de Slovakio | |||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Trenčín | ||
Distrikto | Nové Mesto nad Váhom | ||
Poŝtkodo | 916 35 | ||
Aŭtokodo | NM | ||
Telefonkodo | ++421-33-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 215 (en 2 008) | ||
Loĝdenso | 64 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 48°38′56″N 17°52′57″O / 48.64889°N, 17.8825°O (mapo) Koordinatoj: 48°38′56″N 17°52′57″O / 48.64889°N, 17.8825°O (mapo) | ||
Alto | 171 m s.m. | ||
Areo | 3 km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Modrovka [+] | |||
Situo
Modrovka situas laŭ maldekstra bordo de Váh, laŭ flankovojoj apud aŭtovojo. Nové Mesto nad Váhom troviĝas je 15 km-oj.
Historio
La loko estis loĝata jam dum la paleolitiko. En la 8-a jarcento slavoj vivis tie. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1348 en formo "Madro", la pli preciza hungara nomo aperis en 1452, kiel "Kysmodro" (malgranda-modro). En 1530 kaj en 1548 la turkoj bruldetruis la vilaĝon. En 1753 oni komputis tie 23 familiojn. En 1787 loĝis tie 174 vilaĝanoj en 25 domoj, en 1828 258 vilaĝanoj en 37 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Kismodró 126 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Vágújhely, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. Ĝis 1927 la oficiala slovaka loknomo estis Malá Modrovka (=malgranda M.). Inter 1970-1990 la municipo estis en Lúka. En 2001 vivis en Modrovka 229 homoj, (226 slovakoj).
Vidindaĵoj
- sonorilostablo el la 20-a jarcento
- protektata arbo
Eksteraj ligiloj
Fontoj
- Hungara Vikipedio