Modilonpontoj aŭ kantilevraj pontoj estas konstruitaj uzante modilonajn aŭ kantilevrajn horizontalajn trabojn subtenitajn nur sur unu pinto. Plej modilonpontoj uzas paron de kontinuaj malfermoj kiuj etendas el malaj flankoj de subtenaj pilieroj por kuniĝi ĉe la centro de la baro kiun la ponto supertrapasas. Modilonpontoj estas konstruitaj uzante multe la samajn materialojn kaj teknikojn kiel trabopontoj. La diferenco estas je la agado de la fortoj tra la ponto.
Kelkaj modilonpontoj havas ankaŭ pli malgrandan trabon konektante la du modilonojn, por atingi kroman forton.
La plej granda modilonponto estas kun 549 m la Kebeka Ponto en Kebekio, Kanado.
Ekzemploj
Eksteraj ligiloj
- "Cantilever Bridge" de Sándor Kabai, The Wolfram Demonstrations Project, 2007.
- Bridges – Their Structure and Function Arkivigite je 2014-06-06 per la retarkivo Wayback Machine, Brantacan
- Biggest of Finished Girders Go Traveling: six giants of 70 tons gave engineers a hard nut to crack, Popular Science monata gazeto, Februaro 1919, paĝo 79, Skanita de Google Books: http://books.google.com/books?id=7igDAAAAMBAJ&pg=PA79
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.