Desegnaĵo pri modestaj tigraj papagoj far John Gould | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Psittacella modesta Schlegel, 1873 | ||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
Modesta tigra papago (Psittacella modesta) estas specio de papago el genro de tigraj papagoj el familio Psittaculidae.
Priskribo
Modesta tigra papago estas mezgranda papago de 14 cm je longo.[2] Ĝi havas ioman seksan duformismon. La plumaro de la iĉo estas plejparte verda kun nigraj strioj ĉie krom la kapo kaj longaj plumoj de la flugilo. La kapo kaj kolo estas olivkoloraj, iom pli malhelaj ĉe la frunto kaj la supra parto de la kapo. Malsupraj partoj de la vosto estas ruĝaj. Ino havas oranĝkoloran bruston kaj la strioj estas ne nigraj sed malhele brunaj. Ambaŭ seksoj havas bluece grizan bekon kun blanka pinto, iliaj okuloj estas oranĝkoloraj kaj la piedoj grizas.
Distribuo kaj habitato
La specio estas endemia sur Novgvineo, kie ĝi troveblas en Arfak-montaro kaj Altaj Teroj. Ĝia natura habitato estas subtropikaj kaj tropikaj montanaj arbaroj. Modestaj tigraj papagoj preferas altecojn de 1700–2800 m super la marnivelo.[2]
Taksonomio
Oni agnoskas tri subspeciojn:
- Psittacella modesta modesta Schlegel, 1871 — la tipa subspecio, trovebla el la montoj de la Birdokapa Duoninsulo;
- Psittacella modesta subcollaris Rand, 1941 — trovebla de la nordaj partoj de Maoke-montaro ĝis Hindenburg-montaro;
- Psittacella modesta collaris Ogilvie-Grant, 1914 — trovebla en sudaj partoj de Maoke-montaro
Referencoj
- ↑ BirdLife International (2012). “Psittacella modesta”, IUCN Red List of Threatened Species 2012. Alirita 26 November 2013..
- 1 2 Priskribo de la specio en New Guinea Birds.