Gazeto de la Moderna Lernejo

La Escuela Moderna en la hispana, Moderna Lernejo aŭ Moderna Pedagogio, estis lernejo kiu ekzistis komence de la 20-a jarcento en Katalunio, Hispanio. Ĝi estis fondita en 1901 en Barcelono, de la liberpensulo kaj anarkiema Francisco Ferrer.

Disvolviĝo

La ĉefa celo de tiu lernejo estis "eduki la laboristan klason per raciisma metodo, laika kaj ne truda", sed praktike la prezoj de tiu lernejo estis permesitaj nur al mezaj tavoloj kaj la organizantoj esperis, ke tiuj ampleksigos poste tiun lernadmanieron al la Laborista klaso.

Interalie oni devis serĉi instruistojn kiuj komprenu ke iliaj roloj ne estas trudaj sed apogaj. Tia edukadsistemo estis laŭ geedukado, politike liberecano, laika kaj kontraŭklerikala, kaj favora al la laborista postularo. Kompreneble ili ricevisla malakcepton de la ekleziularo. Krome ĝi karakteris pro sia orientiĝo ekologiisma, multajn jardekojn antaŭ la apero de pormedia movado.

"La geinfanoj havos nekutiman liberecon, oni realigos ekzercojn, ludojn kaj distrojn plenaere, oni insistos sur ekvilibro kun la natura etoso kaj kun la medio, sur persona kaj socia higienoj, malaperos ekzamenoj, premioj kaj punoj. La gelernantoj vizitos laborejojn -la tekstilajn fabrikojn de Sabadell, ĉefe- kaj faron esplorajn ekskursojn. La redaktado kaj komentariaro de tiuj spertoj far de la propraj roluloj iĝos unu el la aksoj de la lernado. Kaj tio ampleksiĝos al la familioj de la lernantaro, per organizado de prelegoj kaj dimanĉaj kunvenoj" (Francisco Ferrer Guardia)

Tiu Moderna Lernejo devis fermiĝi en 1906, kiam Ferrer estis ekzekutita post la Tragika Semajno. Aktuale la unikaj arkivoj de tiu lernejo estas konservitaj en la departamento de specialaj kolektoj de la Universitato de Kalifornio, San Diego.

Heredo

La Escuela Moderna kaj ĝenerale la idearo de Ferrer, utilis kiel inspirilo por la pedagogia modelo de raciista lernejo. Ekzemple tio solidiĝis en la serio de Modernaj Lernejoj (Modern Schools) disvolvigitaj en Usono kaj en Londono, la plej elstara estis tiu de Novjorko fondita en 1911.

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.