Botanika Ĝardeno de Misurio | |
---|---|
Missouri Botanical Garden | |
botanika ĝardeno • neprofitcela organizaĵo • interreta datenbanko • biologia datumbazo • akademia eldonejo | |
botanika ĝardeno • neprofitcela organizaĵo • interreta datenbanko • biologia datumbazo • akademia eldonejo [+] | |
Koordinatoj | 38° 36′ 51″ N, 90° 15′ 32″ U (mapo)38.6141-90.2589Koordinatoj: 38° 36′ 51″ N, 90° 15′ 32″ U (mapo) |
Areo | 0,32 km² (32 ha) [+] |
Botanika Ĝardeno de Misurio | |
Vikimedia Komunejo: Missouri Botanical Garden [+] | |
En TTT: Oficiala retejo [+] | |
La Botanika Ĝardeno de Misurio (angle Missouri Botanical Garden) en Sankta Luiso, Misurio, Usono, estas unu el la plej grandaj botanikaj ĝardenoj en la mondo kun 32 hektaroj da pejzaĝigita areo. Ĝi estas Nacia Historia Orientilo kaj listigita en la Nacia Registro de Historiaj Lokoj.
Fondita en 1859, ĝi estas unu el la plej malnovaj botanikaj institucioj en Usono. La ĝardeno estas centro por botanika esplorado kaj instruado. La herbario enhavas preskaŭ 7 milionojn da specimenoj de muskoj kaj vaskulaj plantoj (aktuale en 2018) [1], la dua plej granda en Nord-Ameriko, malantaŭ tio de Novjorka Botanika Ĝardeno. La kodo de Indekso Herbariorum asignita al la herbario estas MO [2] kaj ĝi estas uzita kiam oni citas pri ĉitieaj konservitaj specimenoj.
La ĝardeno estas ankaŭ turisma vidindaĵo en Sankta Luiso. Ĉiujare la ĝardeno estas la loko de multaj kulturaj festivaloj inkluzive de la Japana Festivalo kaj la Ĉinaj Kulturaj Tagoj de la Moderna Ĉina Lernejo de Sankta Luiso.
Galerio
- Eja plano, kiel de 1974–1977
- vido de Seiwa-en, la plej granda japana ĝardeno en Nord-Ameriko
- Ok Pontoj (yatsu-hashi) dezjno en la Seiwa-en Areo de Misuria Botanika Ĝardeno en 2023
- Henry Shaw-amaŭzoleo ĉe Misuria Botanika Ĝardeno kun vitra arta peco de Dale Chihuly en la fronto de ĝi aktuale de 2023.
- Gladney Rose Ĝardeno ĉe Misuria Botanika Ĝardeno en 2023
- La Rapida Familia Ĝardeno ĉe Misuria Botanika Ĝardeno en 2023.
- fontano
- statuo de George Washington Carver
- Parto de la porinfana areo
- Parto de la pornifana akvoludada areo
- English Woodland Garden ĉe Misuria Botanika Ĝardeno en 2023
Referencoj
- ↑ Herbarium. Missouri Botanical Garden. Alirita October 16, 2017.
- ↑ Index Herbariorum. Steere Herbarium, New York Botanical Garden. Alirita 27 November 2021.