Mirotínek | |
germane Merotein | |
vilaĝo | |
![]() Vido al Mirotínek de sudo | |
Oficiala nomo: Mirotínek | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono |
Distrikto | Distrikto Bruntál |
Administra municipo | Tvrdkov |
Historia regiono | Moravio |
Montaro | Nízký Jeseník |
Domoj | 62 2010 |
Situo | Mirotínek |
- koordinatoj | 49° 52′ 58″ N 17° 09′ 36″ O / 49.88278 °N, 17.16000 °O (mapo) |
Katastro | 3,75 km² (375 ha) Mirotínek |
Loĝantaro | 22 (2021) |
Denseco | 5,87 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1381 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 793 44 |
![]() Situo enkadre de Ĉeĥio ![]() Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
![]() | |
![]() | |
Mirotínek (1869–1910 Měrotín, germane Merotein) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Tvrdkov en distrikto Bruntál. Ĝi situas sur dislimejo de regionoj Olomouc kaj Moraviasilezia regiono. Tra la vilaĝo trafluas rojo Dražůvka. Vivas ĉi tie 22 loĝantoj (2021).
Mirotínek estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 3,75 km².
Historio
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1381.
Ekipaĵaro
En arbaroj, kiuj ĉirkaŭas la valon, okazis dum la dua mondmilito bataloj inter germanoj kaj poloj. Ankaŭ tial ĉi tie troviĝas tombejo, en kiu estas sepultitaj germanaj soldatoj. Mezon de la vilaĝo kreas la tn. "supra kaj malsupra placoj", kio estas ununuraj du vojkruciĝoj en Mirotínek. En la "supra placo" eblas trovi malnovan bazan lernejon, nun uzata por loĝado, poŝtujon, forlasitan aŭtobusan haltejon kaj neuzatan afiŝan tabulon.
La municipo havis ankaŭ sian vakeron, kiu zorgis pri sia "ranĉo". En la municipo estas nenia vendejo. Tiu ĉi problemo estis solvita per veturebla vendejo kun bazaj nutraĵoj kaj bezonaĵoj. Plej proksima vendejo estas malproksima 3 km piede en monteton en Tvrdkov. Simile tio estas kun transporto, al kiu necesas iri ĝis Tvrdkov.
Evoluo de nombro de loĝantoj
Nombro de loĝantoj de Mirotínek laŭ kalkuladoj aŭ aliaj oficaj registroj:
Jaro | 1869 | 1880 | 1890 | 1900 | 1910 | 1921 | 1930 | 1950 | 1961 | 1970 | 1980 | 1991 | 2001 |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Nombro de loĝantoj | 343 | 320 | 279 | 280 | 233 | 220 | 190[p 1] | 128 | 113 | 64 | 28 | 16 | 15 |
- ↑ el tio: 5 ĉeĥoslovakoj, 185 germanoj; ĉiuj rom. kat.
En Mirotínek estas registritaj 62 adresoj: 30 daŭraj objektoj kaj 32 dumtempaj kaj refreŝigejaj objektoj. Dum popolnombrado en la jaro 2001 ĉi tie estis kalkulitaj 30 domoj, el tio 6 daŭre loĝigitaj.
Fotogalerio
- Forlasita aŭtobusa haltejo en Mirotínek, poŝtujo kaj municipa afiŝa tabulo
- Konstruaĵo de municipa lernejo en Mirotínek
|