Mirmekofito estas planto kiu vivas asocie kun kolonio de formikoj kaj posedas specialigitajn organojn en kiuj vivas la formikoj.
Ekzemple, Myrmecodia, epifito de Sunda Lando, disvolvigas rizomajn tuberojn enhavantaj retaĵon de kavaĵoj kie vivas la formikoj.
Pluraj specioj de akacioj el la Neotropika ekozono havas specialigitajn kavajn dornojn por la sama celo. Amerikaj akacioj ankaŭ prezentas karotecajn elkreskaĵojn je siaj foliaj pintoj. Tiuj liveras specialigitan nutraĵon favore al la kreskantaj larvoj de Pseudomyrmex. Verŝajne tio estas simbioza rilato, kie la formikoj helpas por protekti la planton kontraŭ aliaj insektaj atakoj, kompense ili recevas ŝirmadon.
Bibliografio
- angle Whitten, T. 1981 : Notes on the ecology of Myrmecodia tuberosa Jack on Siberut Island, Indonesia. Annals of Botany, 47: 525-526.
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.