Por samtitola artikolo vidu la paĝon Brusio (stacidomo). |
Brusio | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Bernino |
Komunumaro | Brusio |
Koordinatoj | 46° 15′ 32″ N 10° 7′ 29″ O / 46.25889 °N, 10.12472 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 15′ 32″ N 10° 7′ 29″ O / 46.25889 °N, 10.12472 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1146 |
Areo | 46,29 km² |
Alteco | 780 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 7743 Brusio 7744 Campocologno 7747 Viano 7748 Campascio |
Komunumkodo | 3551 |
Pri la komunumo
Brusio (en la germana lingvo Brüs, en la romanĉa lingvo Brüsch kaj en la itala lingvo Brusio) estas komunumo de la komunumaro Brusio kaj la distrikto Bernino en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 146 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio
Brusio situas en sudo de la Valo de Poschiavo, tra kiu fluas la rivereto Poschiavino. Krom la ĉefloko Brusio en la komunumaro situas en la valfundo la vilaĝoj Campocologno, Zalende, Campascio, Piazzo kaj Miralago kaj alte super la valo ankaŭ Viano kaj Cavajone.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Brusio limas en nordo al Poschiavo, en nordoriento Grosotto (Italio), en oriento Vervio (Italio), en sudoriento Tirano (Italio), en sudo Villa di Tirano (Italio), en sudokicdento Bianzone (Italio), en okcidento Teglio (Italio), kaj en nordokcidento Chiuro (Italio).
Trafiko
Tra Brusio pasas la kantona ĉefvojo n-ro 29 kiu kondukas trans Berninopasejo kaj la Berninolinio de Retia Fervojo.
Lingvoj
La ĉefa lingvo en Brusio estas lombarda dialekto de la itala. Okaze de la popolnombrado de la jaro 2000 92,43% de la loĝantaro parolis la italan, 5,32% la germanan kaj 0,67% la romanĉan.
Historio
La unua dokumenta mencio de Brusio datiĝas el la jaro 1106 kiel Bruse. Ĝis 1851 Brusio estis parto de la tribunalkomunumo Poschiavo. Surbaze de la nova administracia ordo de Kantono Grizono de 1851 Brusio disiĝis de Poschiavo kaj fariĝis aparta komunumo kaj komunumaro. En la jaro 1863 la flanka valo Saiento kun la vilaĝeto Cavajone aliĝis al Brusio.[1]
Vidu ankaŭ
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo Brusio
- Brusio en la Historia Leksikono de Svislando (germane, france, itale)
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Brusio – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|