Mir | ||
---|---|---|
televidkanalo | ||
Komenco | 1-a de septembro 2003 vd | |
Lando(j) | Rusio vd | |
Sidejo | Moskvo | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Interŝtata Televid-Radia Kompanio „Mir“ (ruse Межгосударственная телерадиокомпания «Мир») estis fondita en 1992 laŭ akordo inter la ŝtatestroj de la ŝtatoj-membroj de la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj (KSŜ; organizo, liganta plejparton de la eksaj sovetiaj respublikoj).
Ĝiaj celoj estas:
- rakonto pri la politika, ekonomia kaj kultura kunlaboro;
- formado de komuna informa spaco de la Komunumo;
- subteno de la internacia inform-interŝanĝo.
La kompanio „Mir“ produktas televidajn programerojn, kiujn poste reuzas diversaj televidaj kanaloj kaj kablaj televidaj retoj en la landoj de KSŜ kaj ĝiaj najbaroj.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.