Minsko | |||
beloruse Мінск aŭ Менск'', ruse Минск | |||
Urbo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Мінск aŭ Минск | |||
Lando | Belorusio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Minska regiono | ||
Distrikto | Minska distrikto | ||
Historiaj regionoj | 4
| ||
Metroo | Metroo de Minsko | ||
Rivero | Svislaĉ | ||
Situo | Minsko | ||
- alteco | 220 m s. m. | ||
- koordinatoj | 53° 54′ 08″ N 27° 33′ 41″ O / 53.90222 °N, 27.56139 °O (mapo) | ||
Areo | 409,5 km² (40 950 ha) | ||
Loĝantaro | 1 885 100 (01.01.2012) | ||
Denseco | 4 603,42 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1067 | ||
Primatoro | Uladzimir Kukharau
(ekde 3-a de septembro 2020) | ||
Horzono | FET (UTC+3) | ||
Poŝtkodo | 220001-220141 | ||
Telefona antaŭkodo | +375 17 | ||
Aŭtokodoj | 7 | ||
Honorigo | Urbo-Heroo | ||
Situo enkadre de Eŭropo
| |||
Situo enkadre de Belorusio
| |||
Mapo de Minsko
| |||
Vikimedia Komunejo: Minsk | |||
Retpaĝo: www.minsk.gov.by | |||
Minsko (beloruse Мінск aŭ Менск, ruse Минск) estas la ĉefurbo de Belorusio ekde la jaro 1919. Ĝi estas la centro de la minska regiono kaj de distrikto. Tra la urbo pasas gravaj aŭtoŝoseoj kaj fervojoj, ekzistas du flughavenoj. La urbo situas borde de la rivero Svislaĉ.
Nomo
La antikva belorusa nomo estas Менск aŭ Менеск (prononcu: Mjensk, Mjenjesk). La nomo devenas aŭ de legenda heroo Menesko, kiu loĝis tie ĉi kaj defendis la urbon, aŭ de vorto мена (ŝanĝo) - pro interkruciĝo de vojoj tie ĉi estis foiroj, merkatoj, aŭ de rivero Менка (Mjenka).
Kiam Belorusio (tiutempe: Granda Duklando Litova) unuiĝis kun Pola reĝlando, oficiala kaj pli prestiĝa lingvo de la komuna ŝtato iĝis la pola. Tiam oni ŝanĝis la nomon de la urbo al pli kutima por poloj formo Mińsk (Minsk). Jam ekzistis pola urbo Mińsk Mazowiecki, do Minsko nomiĝis pole: Mińsk-Litewski aŭ Mińsk-Białoruski ("minsko litva" aŭ "minsko belorusa"). Poste kiam la teritorio iĝis parto de Rusa imperio, la nomo restis sama en la rusa lingvo: Минск (Minsk). En 1917 rezulte de la rusia revolucio Belorusio ekhavis sendependecon kaj revenigis la nomon Менск. Tamen en 1939 bolŝevika registaro ŝanĝis la nomon je pli simila al la rusa varianto: Мінск, kiu estas oficiala ĝis nun.
Historio
- 1067: unua mencio pri la urbo - Batalo ĉe Nemiga.
- 12-a de januaro 1591: la urbo ricevis blazonon.
- 21-a de novembro 1910: Preĝejo al Sankta Simono Zeloto kaj Sankta Helena de Konstantinopolo estis konsekrita — tiutempe en la kvara plej granda urbo de la rusa aneksaĵo (post Varsovio, Lodzo kaj Vilno).
- 3-a de julio 1944: liberiĝo de faŝistoj en la 2-a mondmilito.
- 26-a de julio 1984: ekfunkciis minska metroo.
Dua Mondmilito
Batalo de Minsko aŭ Minska Ofensivo (en la rusa: Минская наступательная операция) estis parto de la dua fazo de la Belorusia Strategia Ofensivo de la Ruĝa Armeo en somero de 1944 dum la Dua Mondmilito, komune konata kiel Operaco Bagration.
Administracia divido
La urbo konsistas el 9 distriktoj:
- Заводскі (zavodski)
- Кастрычніцкі (kastriĉnicki)
- Ленінскі (leninski)
- Маскоўскі (maskoŭski)
- Партызанскі (partizanski)
- Першамайскі (perŝamajski)
- Савецкі (savecki)
- Фрунзенскі (frunzenski)
- Цэнтральны (centralni)
Servoj
Transporto
Minsko estas granda trafikcentro. Por transportado de pasaĝeroj servas 8 tramaj itineroj, ĉirkaŭ 70 trolebusaj, pli ol 100 aŭtobusaj, du linioj de metroo kaj multegaj taksioj. La urbo havas kelkajn aŭtobusajn kaj fervojajn staciojn por ligi kun suburboj kaj aliaj enlandaj kaj eksterlandaj urboj, du flughavenoj el kiuj unu estas la Nacia flughaveno Minsko.
Sporto
En 2017 la Federacia Pokalo (nova nomo ekde septembro 2020 Pokalo Billie Jean King), la plej grava konkurso pri naciaj virinaj naciaj teamoj de teniso, okazis en Minsko.
Famuloj
En Minsko naskiĝis:
Partneraj rilatoj
La urbo havas amikajn rilatojn interalie kun
- Teherano en Irano
- Karakaso en Venezuelo
- Eindhoven en Nederlando
- Bengaluro en Barato
- Lodzo en Pollando
- Ĉangĉuno en Ĉinio
- Bonno en Germanio
- la urbodistrikto Reinickendorf de Berlino same en Germanio
Krome la urbodistriktoj Partizan kaj Oktjabr havas partnerajn rilatojn interalie kun
- la urbodistrikto Marzahn-Hellersdorf de Berlino
Esperanto en Minsko
En Minsko Adam Jodko propagandis Esperanton.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo
- Minsko Arkivigite je 2017-09-25 per la retarkivo Wayback Machine ĉe la Projekto por Malferma Katalogo
- О Минске Arkivigite je 2018-07-28 per la retarkivo Wayback Machine Минский городской исполнительный комитет
|
Bresta regiono | Homela regiono | Hrodna regiono | Mahilova regiono | urbo Minsko | Minska regiono | Vicebska regiono
|