Minska regiono | |||
---|---|---|---|
Administra regiono | |||
Flago | Blazono | ||
regionoj de Belorusio [+] | |||
Lando | Belorusio | ||
Supermara alteco | 216 m [+] | ||
Ĉefurbo | Minsko | ||
- koordinatoj | 54° N, 28° O (mapo)53.66666666666727.75Koordinatoj: 54° N, 28° O (mapo) | ||
Areo | 40 800 km² (4 080 000 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 1 460 289 [+] (1-a de januaro 2024) | ||
Denseco | 35,79 loĝ./km² [+] [+] | ||
Guberniestro | Anatol Isachenka | ||
Horzono | UTC+03:00 [+] | ||
ISO 3166-2 | BY-MI | ||
Minska regiono | |||
Vikimedia Komunejo: Minsk Region [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
La Minska regiono (beloruse Мінская вобласць, latinliterigite minskaja voblasć) kovras la centran parton de Belorusio, ĉirkaŭ la nacia ĉefurbo Minsko. Temas pri unu el ses administraj regionoj de la lando, nomataj voblasći (komparu la artikolon oblasto), kiuj aldone al la sendependa areo de la ĉefurbo Minsko dividas Belorusion. La regiona areo kovras 40 200 kvadratajn kilometrojn. La administra centro de la regiono - Minsko - do mem ne apartenas al la regiona teritorio.
La plej grandaj urboj de la regiono mem estas Barisaŭ (beloruse Бары́саў; ruse Бори́сов) , kiu komence de 2004 havis 150 400 loĝantojn, Salihorsk (beloruse Салігóрск; ruse Солигорск), kiu tiutempe havis 101 400 loĝantojn, kaj Maladzeĉna (beloruse Маладзе́чна; ruse Молоде́чно), kiu tiam havis 98 400 urbanojn.
Geografio
La regiono estas la sola el la ses regionoj de Belorusio, kiu ne havas limon al alia eŭropa ŝtato. La regiona areo limas al la Vicebska regiono norde, la Mahilova regiono oriente, la Homela regiono sude, la Bresta regiono sudokcidente kaj la Hrodna regiono okcidente. Sume la regiona areo ampleksas pli-malpli 19,4 procentaĵojn de la tuta ŝtata areo. En la nordo de la regiono situas la lago Naraĉ, kiu kovras surfacon de 79,2 km² kaj estas la plej granda lago de Belorusio.
Aliaj gravaj setlejoj
Bresta regiono | Homela regiono | Hrodna regiono | Mahilova regiono | urbo Minsko | Minska regiono | Vicebska regiono