Ministro, el latine minusa "(= malpli alta) servisto", nun membro de ŝtata registaro estranta difinitan fakon de la ŝtataj aferoj. Tiu fako estas kutime nomata ministerio. En kelkaj ŝtatoj, ekz. Usono, FilipinojUnuiĝinta Reĝlando, oni uzas la titolon "sekretario" (secretary). En kelkaj orientaj ŝtatoj la vorto "veziro" estas uzata.

Vidu plie

Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri ministro en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Aŭ ministran postenon, aŭ pundoman katenon. 
  • Citaĵo
     Kiun reĝo protektas, tiun ministro elektas. 

Referencoj

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-27.


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.