Ministraro de Olaf Scholz
federacia kabineto de Germanio
Jurisdikcio Germanio
Lando Germanio
Partioj Socialdemokratia Partio de Germanio, SPD); Alianco '90/La Verduloj (Grüne), Libera Demokratia Partio (FDP)
Partoprenanta Annalena Baerbock Robert Habeck Christian Lindner Karl Lauterbach Nancy Faeser Christine Lambrecht Hubertus Heil Klara Geywitz Svenja Schulze Anne Spiegel Cem Özdemir Steffi Lemke Volker Wissing Marco Buschmann Bettina Stark-Watzinger Wolfgang Schmidt Lisa Paus Boris Pistorius vd
Dum 8-a de decembro 2021 - nuntempe
Antaŭulo Ministraro kvara de Angela Merkel

La ministraro de Olaf Scholz estas la federacia registaro de Germanio, kiu oficas ekde la 8-a de decembro 2021, la tago de ofica ĵuro, dum la 20-a parlamenta periodo de la nacia asembleo Bundestag sekve de la parlamenta baloto en Germanio 2021.

Al la registaro apartenas tri partioj: Socialdemokratia Partio de Germanio, SPD); Alianco '90/La Verduloj (Grüne), Libera Demokratia Partio (FDP).

Konsisto

Kanceliero: Olaf Scholz (SPD)

Ministroj:

  • Robert Habeck (Grüne), ekonomio kaj klimato, vickanceliero
  • Christian Lindner (FDP), financoj
  • Annalena Baerbock (Grüne), eksteraj aferoj
  • Nancy Faeser (SPD), internaj aferoj
  • Marco Buschmann (FDP), justico
  • Hubertus Heil (SPD), laboro kaj socialaj aferoj
  • Cem Özdemir (Grüne), nutraĵo kaj agrikulturo
  • Christine Lambrecht (SPD, ĝis januaro 2023), defendo
  • Boris Pistorius (SPD, ekde januaro 2023), defendo
  • Anne Spiegel (Grüne, ĝis aprilo 2022), familio, maljunuloj, virinoj kaj junularo
  • Lisa Paus (Grüne, ekde aprilo 2022), familio, maljunuloj, virinoj kaj junularo
  • Karl Lauterbach (SPD), sano
  • Volker Wissing (FDP), cifereco kaj trafiko
  • Steffi Lemke (Grüne), klimato, naturprotekto, nuklea sekureco kaj konsumantprotekto
  • Bettina Stark-Watzinger (FDP), klerigo kaj esplorado
  • Svenja Schulze (SPD), ekonomia kunlaboro kaj evoluo
  • Klara Geywitz (SPD), loĝado, urba evoluo kaj konstruaco
  • Wolfgang Schmidt (SPD), specialaj taskoj, estro de la kanceliera oficejo


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.