Minimuma salajro estas tiu plej malgranda minimuma salajro je difinita tempo (plej ofte je monato; sed en Usono, Britio je horo). Ĝi estiĝas per ŝtata decido, leĝa enkonduko aŭ kolektiva interkonsento en laborejo.

Historio

La moderna minimuma salajro aperis en Aŭstralio kaj Nov-Zelando fine de la 19-a jarcento. La sekvan paŝojn faris Grand-Britio, kiam en kelkaj profesioj kaj industriaj branĉcoj ĝi ordonis antaŭskribis en 1909 establon de interesreprezenta komitato. En Britio ĝis nun ne ekzistas ĝenerala minimuma salajro. La unuan leĝon pri la minimuma salajro (nur pri virinoj) en Usono enkondukis en 1912 la federacia ŝtato Massachusetts. La ĝenerala enkonduko okazis en 1938 kun tiam 0,25 USD/horo.

Celo

Celo de la leĝoj estis la mallongigo de la laborhoro kaj kresko de la salajro. La minimuma salajro aperas en plimulto de la demokratiaj landoj kaj ties sumo dependas pro politikaj, ekonomiaj decidoj, sed plej ofte iom ligita al la ekzista minimumo.

Komparo

ŝtatolaŭleĝe antaŭskribita
minimuma salajro je monato
en eŭro (stato:
01/2005) Fonto: Eurostat (dokumento)
Luksemburgio1.467
Nederlando1.265
Belgio1.210
Britio1.197
Francio1.197
Irlando1.183
Grekio668
Usono666
Hispanio599
Malto557
Slovenio490
Portugalio437
Pollando328
Turkio240
Ĉeĥio235
Hungario232
Estonio172
Slovakio167
Litovio145
Brazilo134,61
Latvio116
Bulgario77
Rumanio72
Rusioĉ. 10 (300 rubloj)
Svedio, Daniobranĉoreguloj
Aŭstriotra sociala partnero
Germanio(laŭ interkonsento)
Svislando(laŭ interkonsento)
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.