
Miniĉemizo kun malkovrita umbilikzono
Miniĉemizo estas ofte facilportebla vestero, plej ofte por virinoj. Ĝi aperas en diversaj variantoj: kiel T-ĉemizo, subĉemizo, 'senŝelka' kaj 'senmanika' ĉemizo, kaj kelkfoje ĝi ankaŭ ne kovras la umbilikzonon.
Dum la 1990-aj jaroj, sub influo de tendencinstigaj publikuloj kiel filmstelulinoj kaj popmuzikistoj (ekzemple Madonna), ekestis la modotendenco por uzi vesterojn kiujn oni antaŭe konsideris kiel subvestoj ankaŭ porti kiel supervestoj. Miniĉemizoj el punto ne plu estis kovrataj per supervesto.
Diversaj miniĉemizoj
- Kurtmanika miniĉemizo
- Miniĉemizo kun ŝelketoj
- Tubforma miniĉemizo (sen manikoj aŭ ŝelketoj el T-ĉemiza ŝtofo)
- Hannah Harper en miniĉemizo
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.