Ŝaktoskafaldoj de la eksa minejo Alexander

Minejo Alexander estas iama profundmina nigrakarba minejo, kiu troviĝas en Kunčičky (parto de Ostrava). Post finigo de la minado restis konservitaj la minturoj kaj parto de uzinobjektoj kaj la eksa minejo estis proklamita kiel kultura memorigaĵo.

Historio

Konstruadon de la minejo komencis en la jaro 1896 kompanio Norda fervojo de imperiestro Ferdinando kaj la minado de karbo mem estis komencita je du jaroj pli poste. Ekde tiu ĉi jaro ĝis la jaro 1926, kiam Alexander fariĝis parto de najbara minejo Zárubek, ĉi tie estis elminitaj 5 910 960 tunoj da karbo. Post tio jam ĉi tiea karbo iris al la surfaco en Zárubek. Parto de minkampo de minejo Alexander estis je la 1-a de januaro 1979 transgvidita sub minejo Jeremenko en Vítkovice.

La minagado de la minejo estis finita la 31-an de decembro 1992. La mintruo (profundeco 945 metroj) estis surŝutita en la jaro 1993 kaj elblovturo (profundeco 775,3 metroj) en la jaro 1994. Ambaŭ ŝaktoskafaldoj estas konservitaj kaj proklamitaj kiel kultura memorigaĵo.

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.