Tompuso (nederlande tompoes aŭ tompouce [tompUs]) estas tipa bakaĵo el la nederlanda kuirarto. Ĝi havas rektangulan formon kaj konsistas el du tavoloj da foliigita pasto kun farĉo plena de kremaĵo. La supra rektangula peco estas kovrita de tavolo da glazuro kaj foje de tufeto da batita kremo. La glazuro en Nederlando plej ofte estas rozkolora, en Flandrio ĉiam flava. La manĝado postulas specialan teknikon.
De tiu bakaĵo ankaŭ devenas la nomo de Tom Poes, antropomorfa blanka virkato kiu estas la ĉefrolulo de bildrakontoj verkitaj de Marten Toonder, tre populara en Nederlando.
Manĝado de tompuso
Pro la malmolaj biskvitoj kaj la mola tavolo en la mezo, tompusoj estas malfacile manĝeblaj.
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.