Milito de hispana sukcedo | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Marŝalo Villars ĉefante la franca ŝarĝo dum la batalo de Denain. | |||||||
mondmilito • milito pri sukcedo • interna milito | |||||||
| |||||||
Flankoj | |||||||
Partianoj de la Burbonoj | Partianoj de la Habsburgoj | ||||||
Komandantoj | |||||||
Filipo la 5-a | Karolo la 6-a | ||||||
La milito de hispana sukcedo (1701 - 1714) estis milito inter Ludoviko la 14-a (Francio) kaj koalicio da eŭropaj regnoj sekve de la alveno al la hispana trono de lia nepo. Ĝin finis la Traktato de Utrecht.
En 1712 Ludoviko antaŭvidis eblan malvenkon. Li eĉ proponis sin meti kape de sia armeo kaj tie morti batalante, aŭ fuĝi el Parizo. La lasta forta urbo, kiu defendis la reĝlandon, estis Douai, sieĝata de la Princo Eŭgeno de Savojo. Danke al informo de burĝo el Douai, marŝalo VILLARS sukcesis surprize sturmi la provizejon de la koalicia armeo en Marchiennes.
Disvolviĝo
La batalo de Brihuega okazis en la 8-a de decembro 1710. La ariergardo de la armeo aliancan kiu estis retiriĝanta el Madrido, komponita de la trupoj de Britio estritaj de Lord James Stanhope, estis atakita kaj venkita de la franc-hispana armeo estrita de Louis-Joseph de Vendôme, Duko de Vendôme. Tamen la aliancanoj perdis ĉirkaŭ milon da soldatoj, dum la britoj ĉirkaŭ 600.
Vidu ankaŭ
- Batalo de Malplaquet
- Traktato de Utrecht
- Sieĝo de Barcelono
Listo de rolantoj
- Princo Eŭgeno de Savojo
- Duko de Marlborough
- Lady Churchill
- Reĝino Anna
- Marŝalo de Villars