En la regiono de la Persa Golfo post la irana revolucio en 1979 okazis tri gravaj militoj, kiun kelkaj vidas kiel unu solan militon, sed kiun kronologie eblas trakti aparte:
- La 1-a Golfa Milito, milito inter Irano kaj Irako de 1980 ĝis 1988; ĝi estas ankaŭ nomata irana-iraka milito aŭ la 8-jara milito.
- La 2-a Golfa Milito, invado de Kuvajto fare de Irako en 1990, kaj liberado per koalicio en 1991; ĝi estas antonomazie nomata la Golfa Milito.
- La 3-a Golfa Milito aŭ milito de Irako de 2003 ĝis 2007 fare de Usono kaj kelkaj aliancanoj en 2003; ĝi estas ofte nomata simple la Iraka Milito
En arabaj landoj oni nomas foje la 2-an golfan militon ankaŭ 1-an militon kontraŭ Saddam Hussein, kaj la 3-an golfan militon, la duan kontraŭ li.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.