La komenco de la literaturo foje akompanis la militvivon.
Ekzemple se paroli pri la praeŭropa literaturo, jam en la greka literaturo elstaris Anabasis de Ksenofono kiu rakontas militan aventuron de grekoj kontraŭ persoj sed eĉ pli konata estas Iliado de Homero, kio rakontas la fikcia milito de grekoj kontraŭ trojanoj enhavante tre konatajn epizodojn kiuj poste estos uzataj en tutmonda literaturo.
Ankaŭ en la latina literaturo oni konsideris Julion Cezaron kiel leginda verkisto eĉ kiam nur verkis biografiajn rakontojn de siaj militaj aventuroj en De bello gallico (Pri la gaŭla milito) kaj De bello civile (Pri intercivitana milito).
Dum la Mezepoko la milita naskiĝo de naciaj ŝtatoj respeguliĝis en respektivaj majstroverkoj de tiuj ŝtatoj kiel La chanson de Roland en Francio kaj Cantar de mio Cid en Hispanio aŭ Kastilio.
En pli aktualaj epokoj milito eĉ aperas en titoloj de signifaj verkoj kiel pruvo de ties graveco en la teksto kiel Milito kaj Paco de Tolstoi, La milito de la fino de la mondo de Vargas Llosa, La guerra de nuestros antepasados de Miguel Delibes, ktp.
Plej grava kontribuo de literaturo rilate militon estas la kontraŭmilita literaturo kies mejloŝtono pli konata eble estas Sen novaĵo en la fronto de la austra verkisto E. M. Remarque pri nehoma vivkondiĉoj en la Unua mondmilito.