Milionoj, kiuj nun vivas, neniam mortos | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Joseph Franklin Rutherford | |
Eldonjaro | 1922 | |
Urbo | Helsinki | |
Eldoninto | International Bible Students Association | |
Paĝoj | 79 | |
ISBN | 0217516971 | |
Milionoj, kiuj nun vivas, neniam mortos! (angle Millions Now Living Will Never Die) estas religia libro de Joseph Franklin Rutherford, eldonita angle en Brooklyn (Novjorko) en 1920 de la International Bible Students Association ("Internacia Biblistudanto-Asocio").
Ĝia Esperanto-traduko farita de Kaarlo Hartevo aperis samloke kaj sameldoneje 1922 (79 p.) (laŭ aliaj nekontrobleblaj asertoj en Helsinko en 1922 ĉe Helsingin Uusi Kirjapaino Osakeyhtio).
Enhavo
- Dia plano por elaĉeto de homoj
- Homa historio dividita en tri grandaj epokoj
- Dua epoko, aŭ mondo, nun forpasinte
- Tempoj de la nacianoj
- Atesto de nia Sinjoro pri la signoj de la fino
- Konfirmaj atestoj el Malnova Testamento
- Periodo de izraela ekzilo for de Palestino
- Cionismo, lia origino kaj celo
- La deklaro de Balfour
- Judoj rekonstruas Palestinon
- Aliaj atestaĵoj ke la mondo finiĝis
- La Intereklezia Mondmovado
- Mondvasta aflikto kaj embaraso
- La parto de 1' spiritismo en nunaj okazoj
- La ligo de nacioj
- Eklezieca helprimedo por homa mizero
- Dia helprimedo kaj promesita elaĉeto
- La Elaĉetinto kaj la elaĉeta prezo
- Kion signifas esti vera kristano
- Religia persekuto je la parto de la semo de serpento
- La venanta regno de Mesio
- La jubilea sistemo de Izrael estis tipo de l' regno
- La komenco de rekonstruada laboro de la nova ordo
- Kial milionoj nun vivantaj neniam mortos
- Kiel vivi eterne
- Atestoj pri la restariga laboro
- Apelacio al la pastraro
Antaŭdiroj
Jubileoj
Reviviĝo de patriarkoj en 1925.
Ni povas tial atendi fideme, ke en la jaro 1925 okazos reveno de Abraham, Isaak, Jakob kaj la antikvaj fidelaj profetoj – precipe de tiuj, kiuj estas cititaj en la dek unua ĉapitro de l’Hebreoj – kiuj ricevos perfektan homstaton.
Ne ekzistas pruvoj, ke tio plenumiĝis. La profetoj ne vizitis Rutherford.
La Ligo de Nacioj
Aŭtoro antaŭdiris la malsukceson de la Ligo de Nacioj.
Ĉe la fino de l’bataloj amaso da ŝtatistoj, kiuj reprezentis la direktantajn el la ŝtatoj implikitaj en la militon, sin kolektis en konferenco, kaj (ni donas al ili nian konfeson por ilia deziro efektivigi pacon kaj bonstaton) la rezultato de ilia konsiderado estis ligo, konata sub la nomo la Ligo de Nacioj. Ĉitiu estas prezentata kuracrimedo por la nuna malbono. Ĉu ĝi sukcesos? Ligo, kiu konsistas el ĉiuj nacioj de l’tero kaj fondita sur la principoj de l’praveco kaj justeco kaj kies ĉiuj liganoj agus honeste laŭ la interkonsentita celo, kondukus sendube al bona rezultato. Sed kiam egoismo estas la ĉefmotivo kaj kontroloas ĉies farojn, oni ne povas atingi idealan staton. Dio en sia saĝeco antaŭvidis la Ligon de Nacioj kaj antaŭdiris pri ĝi; kaj li ankaŭ antaŭdiris, ke ĝi devas malsukcesi. – Jeŝaja 8:9, 10.
Tio plenumiĝis en 1939, kiam la dua mondmilito komenciĝis.
Reestiĝo de la Ŝtato Israelo
Recenzoj
|
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- https://www.oik.hu/elerhetose – Ekzemplero de la libro troviĝas en Hungario, en Budapeŝto, ĉe Országos Idegennyelvű Könyvtár (OIK)
- Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience