Tiu ĉi artikolo temas pri la planto Milia panico (Panicum miliaceum). Pri la vastasenca signifo de mileo, bonvolu vidi la artikolon mileo. |
Panicum miliaceum. | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
specioj | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Milia panico[1] (Panicum miliaceum) aŭ mileo[2][noto 1] estas unujara herbo el poacoj de la genro Panico, kun panikle aranĝitaj unufloraj spiketoj, en kiuj evoluas tre malmola brilglata grajno. Ĝi estas malnova grenplanto, ankoraŭ kulturata en Sud-Eŭropo kaj Azio (jam ekde la ŝtonepoko). La grajnoj uzatas por fari panon, kaĉon kaj servas kiel furaĝo por hejmaj birdoj; bazmaterialo por la industrio (sukero, alkoholo, amelo).
Nomo
Striktasence, la nomo mileo estas uzata por nomi milian panicon, sed la netaksonomia termino mileo havas vastan sencon[2] kaj inkluzivas plurajn plantojn el la familio Poacoj.
Origino
Milia panico originas el Ĉinio, varmoŝatanta, ne pretendema je agrotipoj. Ĝi havas kurtan kultivperiodon, tiel uzatas ne nur kiel ĉefplanto, sed postplanto. Ĝi altas 80–120 cm, la larĝaj folioj longas 20–25 cm. La spiketojn kovras 3 glumoj. La senarista infloresko longas 10–25 cm, estas panikla. Ĝi estas mem- aŭ fremdpolenada.
Esploroj
Esploroj cele plibonigi ĝian produktivecon estas plenumitaj de la Internacia instituto de esploroj pri agrikulturaj produktaĵoj en duonsekaj klimatoj (ICRISAT laŭ ties angla siglo) en Andhra Pradesh, Barato.[3]
Notoj
Referencoj
- ↑ Milia panico - Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto PIV
- 1 2 3 Mileo - Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto PIV
- ↑ TTT-ejo de ICRISAT. Arkivita el la originalo je 2018-10-30. Alirita 2020-09-26.