Milan Hodža | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de februaro 1878 en Sučany |
Morto | 27-an de junio 1944 (66-jaraĝa) en Klarakvo |
Tombo | Slovaka nacia tombejo |
Lingvoj | slovaka • ĉeĥa |
Ŝtataneco | Hungario • Ĉeĥoslovakio |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Familio | |
Infano | Fedor Hodža |
Parencoj | Michal Miloslav Hodža |
Okupo | |
Okupo | politikisto • verkisto • ĵurnalisto • juristo • filozofo • historiisto • publikigisto • universitata instruisto |
Milan HODŽA (1-an de februaro, 1878, Sučany, Aŭstrio-Hungario (hodiaŭ Slovakio) – 27-an de junio, 1944, Clear Water, Usono) estis elstara slovaka politikisto kaj ĵurnalisto, ĉefministro de Ĉeĥoslovakio de 1935 ĝis 1938.
Li studis juron en la Budapeŝta Universitato, sed baldaŭ dediĉis sin tute al la ĵurnalismo. Li fondis kaj redaktis en Budapeŝto la slovaklingvan tag-gazeton Slovenský denník (1900-1901) kaj la semajnan eldonaĵon Slovenský týždenník (1903-1914). Ekde 1905 ĝis 1910 li estis parlamentano en Budapeŝto kiel ano de la Slovaka Nacia Partio. En oktobro de 1918 li iĝis politika komisiito de la ĉeha registaro, pli poste ŝtatsekretario, unufikacia (?) ministro kaj en Prago. Li estis parlamentano (1918-1938) en Prago, Ministro pri Edukado (1926-1929), agrikultura ministro (1922-1926 kaj 1932-1935), patrujdefenda ministro (1935-1936), ĉefministro de Ĉeĥoslovakio (1935-1938)
Li estis fondinto de ĉeĥa agrara partio kaj organizanto de la agrarreformo en Sud-Slovakio.
Post 1938 li vivis en Svislando, Francio (1939), Britio (1940) kaj ekde 1941 en Usono.
Li apogis ian Mez-Eŭropan Federacion de la tieaj sendependaj ŝtatoj.
Eksteraj ligiloj
- http://www.kalligram.sk/start.php?id=3&id_row=686&detail=1 Arkivigite je 2007-09-28 per la retarkivo Wayback Machine
- https://web.archive.org/web/20030816230507/http://www.vlada.gov.sk/hodza/zivotopis.html
- http://www.historiarevue.sk/hr06-01/nato/mhodza.htm Arkivigite je 2010-02-01 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.prave-spektrum.sk/article.php?318