Miksa Róth | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Roth Miksa József |
Naskiĝo | 26-an de decembro 1865 en Peŝto |
Morto | 14-an de junio 1944 (78-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Törökbálint |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | vitralisto • mozaikisto |
Miksa Róth [mikŝa rOt], hungare Róth Miksa estis la plej fama hungara vitralisto, ankaŭ mozaikisto. Lia pli juna frato estis Manó Róth.
![](../I/Lak%C3%B3h%C3%A1z_(850._sz%C3%A1m%C3%BA_m%C5%B1eml%C3%A9k).jpg.webp)
Memordomo kaj muzeo de Miksa Róth
Miksa Róth naskiĝis la 26-an de decembro 1865 en Pest (urbo). Li mortis la 14-an de junio 1944 en Budapeŝto.
Biografio
Miksa Róth devenis en familio vitrista kaj juda. Li lernis la vitropentradon parte hejme, parte en eksterlandaj studvojaĝoj (precipe en Italio). Li fondis propran laborejon en 1885 en Budapeŝto. Ekde 1897 li okupiĝis ankaŭ pri vitromozaikoj. Li ricevis diversajn premiojn, ekzemple en 1900 en mondekspozicio en Parizo arĝentan premion, en 1902 en mondekspozicio en Trino oran premion. Li havis edzinon, kiu naskis 3 gefilojn.
Verkaro (elekto)
- Parlamentejo (Budapeŝto)
- Nacia Banko (Budapeŝto)
- Muzikakademio Franz Liszt
- urbodomoj en Târgu Mureș kaj Subotica
- Kalvinana preĝejo (Ferencváros)
- Tutlanda Arkivejo
- preĝejo Fageborg en Oslo
- Teatro National en Meksikurbo
- diversaj mozaikoj
- diversaj faklibroj pri la vitropentrado
Elektitaj disĉiploj
Memorigiloj
- memortabulo en Budapeŝto
- muzeo en Budapeŝto
- stratoj en Budapeŝto kaj Törökbálint
Fontoj
- Hungara Vikipedio
- Berényi Zsuzsanna Ágnes: Budapest és a szabadkőművesség. Budapest: Argumentum. 2005
- Memortabulo
- Paco (mozaiko, premiita en Parizo en 1900)
- 1903
- Mozaiko (1898)
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.