Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Miksa Mayer. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Mayer.
Miksa Mayer
Persona informo
Naskiĝo 6-an de majo 1842 (1842-05-06)
en Lugoj
Morto 19-an de marto 1886 (1886-03-19) (43-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Infanoj Géza Mayer vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto edukisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj

MAYER Miksa (pro. majer) estis hungara pedagogo, verkisto naskita en Lugos la 6-an de majo 1842 kaj mortinta en Budapeŝto la 19-an de marto 1886.

Biografio

Miksa Mayer finis porinstruistan lernejon en Versec, poste studis en Vieno en la teknikuniversitato, dume li verkis pripedagogiajn artikolojn kaj li ĉesis siajn studojn. Post privatinstruado li estis kunlaboranto de gazeto Szegedi Híradó, de 1867 de Pesti Napló, de 1869 kunulredaktoro de Népnevelők Lapja, vicredaktoro, poste redaktoro de Néptanítók Lapja de 1869 ĝis 1873. Li estis la unua direktoro de tutlanda lernilarmuzeo.

Verkoj

  • Aranybánya (Bp., 1878);
  • Családi kör (Bp., 1880);
  • Kincses szekrény (Bp., 1880);
  • Vezérkönyv a népiskolai történettanításhoz (kun Áron Kis, Bp., 1882);
  • Az életmentő (Bp., 1886).

Fontoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.