Miklósné Máthé | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Kéri Klára |
Naskiĝo | la 9-an de decembro 1900 en Komárom (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Morto | la 8-an de julio 1985 en Budapeŝto (Hungario) |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt |
Okupo | |
Okupo | piano instruisto • pianisto |
Miklósné Máthé [miklOŝnE mAtE], laŭ hungarlingve kutima formo kaj sinsekvo Máthé Miklósné estis hungara mezlerneja kaj altlerneja instruisto, pianisto. Ŝia origina nomo estis (hungarsisteme) Kéri Klára, ŝia nomo estus laŭ okcidenteŭropa nomsistemo Klára Máthé.
Klára Kéri [1] naskiĝis la 9-an de decembro 1900 en Komárom (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Komárno en Slovakio), ŝi mortis la 8-an de julio 1985 en Budapeŝto (Hungario).
Biografio
Klára Kéri aŭdis muzikon hejme en siaj infanjaroj, baldaŭ ŝi lernis muzikon private. Ŝi ekstudis en aĝo 15 en Tutlanda Hungara Reĝa Muzikakademio. Ŝia ĉefinstruisto estis Arnold Székely. Post la pianista diplomo en 1920 ŝi pasigis kelkajn jarojn en Nederlando, kie ŝi koncertis. Hejmnenveninta ŝi ricevis lecionojn de Leó Weiner kaj Margit Varró, samtempe ŝi instruis private. Post la 2-a mondmilito ŝi partoprenis en fondo de grupo de privataj instruistoj. Iom poste pro la komenciĝanta socialismo ŝi povis instrui en ŝtata muziklernejo (1948-1965), krome ŝi instruis en la Muzikakademio ekde 1951. Post la pensiuliĝo ŝi instruis plu talentajn junulojn.
Ŝiaj elektitaj eldonaĵoj
- Zongoraiskola a tanítóképzők 1-4. osztálya számára (1952-55, kunaŭtoro)
- Zongoraiskola kezdőknek (1966)
- Tanulmányok, visszaemlékezések (1980)