Miklósi [miklOŝi], germane Niklasing estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en Distrikto Tab. En la loknomo Miklós signifas: Nikolao.
Bazaj informoj
- Areo: 11 km²
- Koordinatoj: 46° 39′ N 17° 59′ O / 46.65 °N, 17.99 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 39′ N 17° 59′ O / 46.65 °N, 17.99 °O (mapo)
- Loĝantaro: 250
- Poŝtkodo: 8669
- Telefonprefikso: 84
Situo
Miklósi situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo. Tab troviĝas 12, Igal 16, Tamási 27, Balatonföldvár 30 km-ojn.
Historio
La unua mencio devenis pri la vilaĝo el la 1330-aj jaroj. Post la mezepoko la turkoj faris senhoma la vilaĝon. Baldaŭe hungaroj, slavoj kaj germanoj refondis la komunumon. En 1945 la Ruĝa Armeo deportis homojn al la gulago, poste la germandevenaj deportiĝis al Germanio, dume deportitaj hungaroj alvenis el Ĉeĥoslovakio. En 1952 kolĥozo pri Ruĝa Stelo formiĝis. Vilaĝservoj estas migra poŝto, futbalejo.
Vidindaĵoj
- romkatolika preĝejo omaĝe al Johano Baptisto de 1893
- monumento pri falintoj
Fontoj
- hungara Vikipedio
- http/maps.google.com
- www.iranymagyarorszag.hu
- www.gyaloglo.hu
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.