Miklós Ybl | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Ybl Miklós | ||
Naskiĝo | 6-an de aprilo 1814 en Székesfehérvár | |
Morto | 22-an de januaro 1891 (76-jaraĝa) en Budapeŝto | |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto vd | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Alma mater | Teknika Universitato ĉe Vieno vd | |
Familio | ||
Infanoj | Félix Ybl vd | |
Profesio | ||
Okupo | arkitekto vd | |
Laborkampo | arkitekturo vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Károlyi Mansion, Beregsurány ❦ Preĝejo de Sankta Francisko el Asizo (Ferencváros) ❦ Budapeŝta Ŝtata Operejo ❦ Main Custom House, Budapest vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Miklós Ybl [miklOŝ ibl], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ybl Miklós estis supozeble la plej grava hungara arkitekto.
Miklós Ybl Arkivigite je 2014-11-29 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 6-an de aprilo 1814 en Székesfehérvár. Li mortis la 22-an de januaro 1891 en Budapeŝto.
Biografio
Miklós Ybl lernis en Parizo ekde 1825. Li eklaboris en 1832 apud Mihály Pollack. En 1840 li lernis en Munkeno, en la sekva jaro li studvojaĝis en Italio. Hejmenveninta li fondis entreprenon, lia unua grava tasko estis trakonstruo de kastelo en Fót. Tie li edziĝis, lia filo naskiĝis en 1864. En la sekva jaro li konstruis palacon por parlamentanoj, tial li ricevis ordenon.
Lia ĉefverko estis la operejo inter 1875-1884. Laŭ la historio delegitoj petis permeson de Francisko Jozefo la 1-a pri la konstruado, kiu jesis, kaze de la operejo estos malpli granda, ol tiu domo de Vieno. La inaŭguro okazis en 1884. La imperiestro diris: vere tiu domo estas malpli granda, ol en Vieno, sed pli bela.
En 1885 li iĝis senatano. Menciindas, ke li neniam estis akademiano, dume malpli gravas arkitektoj ricevis tiun rangon.
Memorigiloj
Verkaro (elekto)
- 1845-1849 trakonstruo de kastelo en Fót kaj romkatolika preĝejo en Fót
- 1860-1864 romkatolika preĝejo en Nagycenk
- 1862-1863 Luterana preĝejo (Kecskemét)
- 1865-1866 palaco por parlamentanoj en Pest (urbo)
- 1865-1879 Preĝejo de Sankta Francisko el Asizo (Ferencváros)
- 1869 Unua Enlanda Ŝparkaso en Pest (nomata ankaŭ palaco Ybl)
- 1867-1891 Baziliko de Stefano la 1-a (Hungario)
- 1873-1884 Budapeŝta Ŝtata Operejo
- 1880-1882 kastelo de Parádsasvár