Miklós Turek | |
---|---|
Miklós Turek | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de oktobro 1973 (50-jaraĝa) en Gödöllő |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Okupo | |
Okupo | aktoro • reĝisoro • voĉaktoro |
Miklós Turek [miklOŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Turek Miklós estis hungara deklamisto, aktoro, voĉoaktoro.
Miklós Turek[1] naskiĝis la 16-an de oktobro 1973 en Gödöllő.
Biografio
Miklós Turek akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 2000. Liaj plej gravaj instruistoj estis Imre Kerényi kaj Péter Huszti. Komence li apartenis al Teatro Madách (1999-2000), Gaja Teatro (2000), Nacia Teatro (Győr) (2000-2004). En 2004 li prezentis memstaran spektaklon pri György Faludy, baldaŭ pri Attila József, Miklós Radnóti kaj Sándor Petőfi. Ili estis prezentitaj ankaŭ eksterlande antaŭ hungara publiko. Li ricevis kelkajn premiojn.
Liaj teatraj roloj (elekto)
- William Shakespeare: Romeo kaj Julieta - Paris
- Anton Ĉeĥov: Tri fratinoj - barono Tusenbach
- Jenő Heltai: Néma levente - Péter Agárdi
- Béla Zerkovitz: Csókos asszony - Pista Dorozsmai
- Oscar Wilde: Bumbury - Algernon
- Ferenc Molnár: Ibolya - komponisto
- Reginald Rose: Dek du furiozaj homoj - la 5-a ĵuriano
Liaj filmaj roloj (elekto)
- Utolsó vacsora az Arabs Szürkénél (2001)
- Szabadság, szerelem (2006) - tusanta viro
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Henry Ian Cusick, Pip Torrens[2]
Liaj televiziaj filmaj roloj (elekto)
- Kisváros (serio, 1999)
- Diplomatavadász (serio, 2010) - Nikos Demopoulos
- Jóban Rosszban (serio, 2016) - Andor Szilasi
- Bátrak földje (serio, 2020) - Lőrinc Bakó
Fontoj
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.