Miklós Káplár | |
---|---|
Memportreto de Miklós Káplár | |
Persona informo | |
Naskonomo | Káplár Miklós |
Naskiĝo | 1-an de junio 1886 en Hajdúböszörmény |
Morto | 7-an de aprilo 1935 (48-jaraĝa) en Hajdúböszörmény |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Miklós Káplár [miklOŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Káplár Miklós estis hungara pentristo.
Miklós Káplár naskiĝis la 1-an de junio 1886 en Hajdúböszörmény, li mortis la 7-an de aprilo 1935 en Hajdúböszörmény.
Biografio
Miklós Káplár estis paŝtisto en sia naskiĝurbo, poste buĉisto en Budapeŝto. Komence li estis memlernanto pri pentrado, ekde 1914 li studis kun speciala permeso en Reĝa Belarta Altlernejo. Liaj plej gravaj instruistoj estis Tivadar Zemplényi kaj István Réti. Inter 1920 kaj 1927 li plej ofte pentradis en ateliero de József Rippl-Rónai en Kaposvár, pli malofte en artistkolonio en Hortobágy. Li mortis kiel malriĉulo.
Ekspozicioj
- Hajdúböszörmény (1920)
- Debrecen (1923, 1930)
- Budapeŝto (1928, 1931)
Elektitaj pentraĵoj
- Hortobágyi tanya
- Korsós csendélet
- Memportreto (vidu la supran bildon!)
- Romia vilao (1926, vidu la dekstran bildon!)
Memorigiloj
- memordomo en Hajdúböszörmény Arkivigite je 2018-05-22 per la retarkivo Wayback Machine
- memormedalo Káplár Miklós
Fontoj
- hungarlingva biografio kun bildo
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-05-21 per la retarkivo Wayback Machine
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.