Miklós Göllner | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Göllner Miklós |
Naskiĝo | la 22-an de februaro 1902 en Besztercebánya (Hungara reĝlando) |
Morto | la 17-an de marto 1977 en Budapeŝto (Hungario) |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Miklós Göllner [miklOŝ golner], laŭ hungarlingve kutima nomordo Göllner Miklós estis hungara pentristo, instruisto.
Miklós Göllner Arkivigite je 2018-04-30 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 22-an de februaro 1902 en Besztercebánya (Hungara reĝlando, nuntempa Banská Bystrica en Slovakio), li mortis la 17-an de marto 1977 en Budapeŝto.
Biografio
Miklós Göllner akiris diplomon en Reĝa Belarta Altlernejo de Budapeŝto en 1925. Liaj plej gravaj instruistoj estis Oszkár Glatz kaj István Csók. Post la diplomo li instruis desegnadon en industria lernejo, inter 1946 kaj 1964 en belarta gimnazio. En tiu pedagogia periodo li ankaŭ pentradis en la 1930-aj jaroj en Tihany, ekde 1942 ĝismorte en Artistkolonio (Szentendre). Dum la 2-a mondmilito lia loĝejo kun la kreaĵoj detruiĝis. Li pentradis pejzaĝojn, aĵpentraĵojn, pli malofte murpentraĵojn, grafikaĵojn, gobelinojn. Li ricevis premiojn en 1968 kaj 1972.
El solaj ekspozicioj
- Szentendre (1956, 1966, 1978)
- Budapeŝto (1958, 1965, 1973)
El kolektivaj ekspozicioj
- Vác (1926)
- Budapeŝto (1926, 1934, 1954)
- Arthalo Budapeŝto (1933, 1940, 1947, 1953, 1956, 1960, 1962)
- Szentendre (1966)
- Debrecen (1969)
Elektitaj pentraĵoj
- Szentendre
- Szentendrei művésztelep
- Balatoni táj
- Tájkép
- Napraforgós táj
- Csendélet
- Tél a Gellért-hegyen (1948)