Miklós Farkas | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 27-an de julio 1890 en Margitta (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Morto | la 22-an de marto 1982 en Novjorko (Usono) |
Lingvoj | hungara • germana |
Ŝtataneco | Hungario • Usono |
Okupo | |
Okupo | ĉefkameraisto • scenaristo • filmreĝisoro • filmproduktoro |
Miklós Farkas [miklOŝ farkaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Farkas Miklós estis hungardevena kameraisto, scenaristo, reĝisoro, produktoro. Liaj personaj nomvariantoj estis Nicolas, Mikolaus, Nikolaus kaj Nikolas.
Miklós Farkas[1][2] naskiĝis la 27-an de julio 1890 en Margitta (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Marghita en Rumanio), li mortis la 22-an de marto 1982 en Novjorko.
Biografio
Miklós Farkas post siaj studoj en Budapeŝto li iris al Vieno en 1919, kie li studis kinematografion. Li laboris en aŭstra filmindustrio ĝis 1924. En la 1920-aj jaroj li ofte laboris kune kun famaj hungaraj filmistoj kiel Alexander Korda kaj Michael Curtiz. Ekde 1925 li laboris en Germanio, foje ankaŭ en Soveta Rusio kaj Pollando. Pro la naziismo li translokiĝis al Francio en 1933, kie li estis ankaŭ scenaristo. Dum la 2-a mondmilito li migris al Usono, kie komence faris propagandajn filmojn por la mararmeo, baldaŭ li fondis propran filman firmaon.
Liaj kameraistaj filmoj (elekto)
- de:Samson und Delila (1922)
- Tragödie im Hause Habsburg (1924)
- de:Der Tänzer meiner Frau (1925)
- de:Berlin-Alexanderplatz (1931)
- de:Don Quichotte (1933)
- L'Inconnu d'un soir (1949)
Liaj kinaj filmaj reĝisoraĵoj (elekto)
- en:The Battle (1934); ankaŭ scenaristo
- en:I Give My Life (1936); ankaŭ scenaristo
Liaj scenarlibroj (elekto)
- en:Varieté (1935); ankaŭ reĝisoro
- Port Arthur (1936)
Liaj filmaj produktaĵoj (elekto)
- Feu! (1937)
- en:The Patriot (1938)