Miklós Csáky | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 5-an de decembro 1698 en Spiŝa burgo | ||||
Morto | 31-an de marto 1757 (58-jaraĝa) en Bratislavo | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Familio | |||||
Patro | István Csáky vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika sacerdoto • katolika episkopo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Grafo Miklós Csáky [miklOŝ ĉAki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csáky Miklós estis hungara pastro, primaso, ĉefepiskopo, episkopo. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis körösszeghi kaj adorjáni. Lia frato estis Imre Csáky.
Miklós Csáky naskiĝis la 6-an de decembro 1698 en Hungara reĝlando en Szepes (nun en Slovakio). Li mortis la 31-an de majo 1757 en Pozsony (nuntempe Bratislavo en Slovakio).
Biografio
Miklós Csáky lernis en Vieno kaj Romo, poste li estis abato en 1721, en la sekva jaro li pastriĝis kaj iĝis kanoniko en Várad. Liaj baldaŭaj rangoj kaj postenoj estis:
- preposto granda en 1734
- titulara episkopo en 1735
- departementestro kaj episkopo en 1737
- ĉefepiskopo de Kalocsa en 1747
- ĉefepiskopo kaj primaso de Esztergom en 1751
En 1737 li fondis uzinojn pri drapo kaj vitro, en 1740 li aĉetis presejon, krome li konstruis ponton tra Körös.
Elektitaj publikaĵoj
- Panegyricus prodigiosae facundiae... (1719)
- Edictum archi-episcopale Strigoniense: De ritu celebrandorum festorum (1754)
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.