Miklós Aldobolyi Nagy [miklOŝ aldoboji nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Aldobolyi Nagy Miklós estis hungara geografo, geologo, profesoro.

Miklós Aldobolyi Nagy[1] naskiĝis la 28-an de novembro 1911 en Hungara reĝlando en Túrócszentmárton (nuntempa Martin en Slovakio). Li mortis la 4-an de aprilo 1973 en Szeged.

Biografio

Miklós Aldobolyi Nagy akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto, poste li doktoriĝis en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto en 1936. Post siaj studoj li instruis ĉefe en Szeged. En 1942 li iĝis privata profesoro. Inter 1945 kaj 1957 li estis katedrestro en pedagogia altlernejo en Szeged, poste en diversaj institutoj en Szeged kaj Budapeŝto. Li okupiĝis pri hidrologiaj aspektoj de la geologio. Li sinmortis.

Elektitaj publikaĵoj

  • Talajföldrajzi megfigyelések a Tiszazugban (1954)
  • Talajföldrajzi kutatások a két Kőrös mellékén (1956).

Fontoj

  1. Aldobolyi Nagy Miklós tudosnaptar.kfki.hu
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.