Mikko Niskanen | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Mikko Johannes Niskanen |
Naskiĝo | 31-an de januaro 1929 en Äänekoski |
Morto | 25-an de novembro 1990 (61-jaraĝa) en Helsinko |
Mortokialo | kancero |
Tombo | tombejo Malmi en Helsinko |
Lingvoj | finna |
Loĝloko | Käpykolo |
Ŝtataneco | Finnlando |
Alma mater | Tutrusia Ŝtata Instituto de Kinematografio |
Familio | |
Edz(in)o | Vuokko Niskanen |
Okupo | |
Okupo | filmproduktoro • filmreĝisoro • aktoro • scenaristo • filmaktoro |
Mikko Johannes NISKANEN (31-a de januaro 1929 Äänekoski – 25-a de novembro 1990 Helsinki) estis finna kinreĝisoro, aktoro kaj profesoro. Liaj plej konataj filmoj estas Pojat, Käpy selän alla kaj Kahdeksan surmanluotia, kiuj apartenas al la plej gravaj verkoj en finna kinhistorio. Li ricevis ses Premiojn Jussi, plej ol iu ajn alia. Li reĝisoris entute 14 longajn filmojn. Estante 26-jara li ludis la rolon de Mielonen en filmoversio de Tuntematon sotilas. Aliaj filmoj, kie li aktoris sed ne reĝisoris, estis almenaŭ Tanssi yli hautojen (1950), Pekka ja Pätkä sammakkomiehinä (1957), Verta käsissämme (1958), Täällä Pohjantähden alla (1968). Li aktoris ankaŭ en siaj propraj filmoj Lapualaismorsian (1967), Kahdeksan surmanluotia (1972), Pulakapina (1976), Syksyllä kaikki on toisin (1978), Ajolähtö (1982), Mona ja palavan rakkauden aika (1983), Elämän vonkamies (1986) kaj Nuoruuteni savotat (1988). Niskanen mortis je kancero estante 61-jara. Li estis entombigita en Helsinko en Tombejo de Malmi.