Mihail Sadoveanu
Persona informo
Aliaj nomoj M. S. Cobuz
Naskiĝo 5-an de novembro 1880 (1880-11-05)
en Pașcani,  Unuiĝintaj Princlandoj
Morto 19-an de oktobro 1961 (1961-10-19) (80-jaraĝa)
en Bukareŝto,  Popola Respubliko Rumanio
Mortokialo apopleksio
Tombo Tombejo Bellu
Lingvoj rumana
Ŝtataneco Rumanio
Subskribo Mihail Sadoveanu
Familio
Infanoj Profira Sadoveanu Paul-Mihu Sadovean
Okupo
Okupo lingvisto poeto verkisto ĵurnalisto biografo verkisto de porinfana literaturo tradukisto politikisto
Verkoj The Hatchet

Mihail SADOVEANU (naskiĝis la 5-an de novembro 1880 en Paşcani; mortis la 19-an de oktobro 1961 en Bukareŝto) estis rumana verkisto, plej konata pro siaj historiaj romanoj.

Post lernado en Paşcani, Fălticeni kaj Iaşi li ekstudis juron en Bukareŝto en 1904. En la sama jaro li komencis literaturan karieron kaj tial ne finis siajn studojn. Li publikigis pli ol cent librojn kaj kontribuis al literaturaj gazetoj.

Kiam Rumanio fariĝis komunisma fine de la 40-aj jaroj, Sadoveanu subtenis la novan registaron kaj per kelkaj verkoj propagandis ekzemple la kolektivigon de la bienoj. Pro tio li ricevis Lenin-premion.

En Esperanto aperis

  • La niksino de la marĉo. Tradukis el la germana traduko de la rumana originalo H. Boucon. En: Lingvo Internacia 1911, p. 66–75.
  • Nobela peko. En arbaro Petriŝor. La sciigantoj. Tradukis Tiberio Morariu. Leipzig: Hirt, 1929. 62 paĝoj. (Internacia mondliteraturo 21.)
    • La Socialisto recenzis: Tri rakontoj, bone tradukitaj, kiuj al ni rakontas pri la vivo kaj kutimoj de la rumanoj en la grandaj arbaroj kaj vastaj stepoj. (1929, paĝo 80.)
  • La Feino de la lago (Zâna lacului). Tradukis Armand Su. En: Norda Prismo 3/1965, paĝo 80.
  • Malnova historio. En: Rumana Antologio. paĝoj 18–23.
Mihail Sadoveanu

Recenzoj

Pri Nobela peko. En arbaro Petriŝor. La sciigantoj.

Citaĵo
 Krom tiu novelo, kiu majstre revivigas la marĉan regionon kun sunleviĝoj kaj sunsubiroj, kaj klare montras la malnovepokajn nobelon kaj popolanojn en kadro de emociiga vivodramo, la nova volumo enhavas kortuŝan skizon « En Arbaro Petriŝor » ĉarman kristnaskan rakonton « La Sciigantoj ». 
 Belga esperantisto n172-173 (jun-jul 1929)
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.