Mihály Wándza | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Wándza Mihály |
Naskiĝo | la 12-an de oktobro 1781 en Kluĵo (Sankta Romia Imperio, Transilvanio) |
Morto | 1854 en Miskolc (Hungara reĝlando) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro • pentristo • teatra reĝisoro |
Mihály Wándza [mihAj vAnca], laŭ hungarlingve kutima nomordo Wándza Mihály estis hungara pentristo, aktoro, reĝisoro, teatrestro, la unua hungara teatra dekoraciisto. Liaj familiaj nomvariantoj estis Vándza, Wántza, Vándza.
Mihály Wándza naskiĝis la 12-an de oktobro 1781 en Habsburga Imperio en Transilvanio en Perecsen, li mortis la 1854 en Hungara reĝlando en Miskolc.
Biografio
Mihály Wándza frekventis kalvinanan kolegion en Kolozsvár, poste pentristan akademion en Vieno. Li lernis ankaŭ teatroarton de Emanuel Schikaneder. En 1808 li hejmenvenis kaj li okupiĝis pri teatroj. Post 2 jaroj li establis teatron en Kolozsvár en maneĝo. Ekde 1812 li iĝis migranta aktoro en Hungara reĝlando, post jaroj li jam estis teatrestro-reĝisoro en Debrecen, poste en aliaj urboj. Li mem pentris la dekoraciojn, kulisojn kaj li verkis (kelkfoje tradukis) ankaŭ teatraĵojn. Ekde 1820 li vivis en Miskolc, kie li plej ofte pentradis, sed li kreis dekoraciojn al la loka teatra trupo. En 1828 li ekspoziciis en Pest (urbo). Inter 1830-1848 li pentradis en Pest, poste li revenis al Miskolc. Li havis edzinon, kiu naskis filon.
Elektitaj teatraj roloj
Elektitaj teatraj verkoj
- Móses (Miskolc, 1818)
- Hunyadi László halála (kun Dávid Kilényi, Rozsnyó, 1830)
- Zöld Marci (tradukaĵo; Miskolc, 1830)
Elektitaj aktoroj en trupo de Wándza
Elektitaj pentraĵoj
- Kazinczy-allegória (ĉ. 1830)
- Kund (vidu la bildon!)
- Ferdinando la 1-a (Aŭstrio) (1831, vidu la bildon!)