TOFEUS Mihály (tofeuŝ) estis hungara eklezia verkisto kaj reformita episkopo naskita en Székelyhíd la 29-an de septembro 1624 kaj mortinta en Gyulafehérvár la 23-an de oktobro 1684.
Biografio
Li studis en Nagyvárad, Debrecen, pli poste inter 1646 kaj 1650 en Franeker, Utrecht, Harderwijk kaj Leiden. En 1649 li havigis teologian doktoradon. Reveninte li instruis en Nagyvárad, ekde 1651 en Sárospatak. Li estis pastro inter 1653–1654 en Bodrogkeresztúr, en 1656 en Bihardiószeg, ekde 1658 en Szatmár. En 1679 oni elektis lin reformita episkopo de Transilvanujo.
Ĉefaj verkoj
- A Szent Soltárok Resolutioja (predikkolekto, Kolozsvár, 1683 ).
Literaturo
- Koncz József: T. M. erdélyi református püspök élete (Kolozsvár, 1893).
Fonto
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.