Mihály Seidner [mihAj ŝejdner], laŭ hungarlingve kutima nomordo Seidner Mihály estis hungara elektra inĝeniero, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1960).

Mihály Seidner naskiĝis la 1-an de februaro 1875 en Rimóc. Li mortis la 12-an de julio 1968 en Budapeŝto.

Biografio

Mihály Seidner frekventis universitatojn en Budapeŝto kaj Charlottenburg, poste eklaboris en Germanio. En 1903 li hejmenvenis kaj eklaboris en fabriko en Budapeŝto por planadi centralojn. Dum la Hungara Sovetrespubliko li ankaŭ estis tie komisaro, tial post falo de la respubliko li migris al Ĉeĥoslovakio, kie li establis energiajn centralojn. Hejmenveninta la daŭris planadojn de la centraloj, ekzemple en Tiszalúc. Li ricevis premion Kossuth en 1959.

Verkaro (elekto)

  • Az általános transzformátorkör- és feszültségvektor-diagrammja közti kapcsolat (1904)
  • A folyadékhűtéses turbógenerátorok kifejlesztése (1961)
  • Elektromos nagyművek és távüzemek

Fontoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.